china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La gripo A (H1N1) daŭre disvastiĝas
(GMT+08:00) 2009-05-06 15:33:46


La 3-an de majo, la Monda Organizo por Sano, publikigante la plej novan donitaĵon, anoncis, ke nuntempe ekzistas preskaŭ 900 kazoj de la gripo A (H1N1) en 18 landoj kaj regionoj el la mondo, ĉefe koncentritaj en Meksikio, Usono kaj Kanado el Nordameriko. Meksikio kaj Usono esprimis optimismon pri bridado de la epidemio, sed samtempe akcentis, ke oni ne malstreĉu singardemon.


Tiutage meksikia porsana ministro Jose Angel Cordova konstatis, ke ĝis vespere de la 2-a de majo, en la tuta lando de Meksikio jam ekzistas 506 diagnozitoj kun la gripo A (H1N1), inter kiuj 19 mortis. La mortintoj estas 4% el la diagnozitoj. En la lastaj 24 horoj mortis 11 infektitoj el Meksikio, suspektataj je la gripo, sed ĝis nun oni ne trovis veran kialon. Jose Angel Cordova montris, ke analizante ĝisnunajn donitaĵojn, fakuloj opiniis, ke la pintperiodo de la epidemia disvastiĝo estis de la 23-a ĝis la 28-a de aprilo, nuntempe la epidemio jam cirkulas en "descenda periodo". Sed li samtempe emfazis, ke tio estas nur unuapaŝa prijuĝo, oni ne detenu sin de singardemo.

Cordova diris, ke kliniko atestis, ke antivirusa medikamento estas efika kontraŭ la gripo A (H1N1), kaj aliflanke, ankaŭ estas tre efika la serio da urĝaj rimedoj alprenitaj de la meksikia registaro, kia fermo de lernejoj, restoracioj, kazinoj kaj aliaj publikejoj. Tiuj ĉi rimedoj ludis gravan rolon en bridado de la virusa disvastiĝo. Cordova diris, ke en la 4-a de majo la registaro faros decidon ĉu daŭrigi tiujn ĉi rimedojn.

La plej nova statistika donitaĵo publikigita de la usona Regada kaj Preventa Centro pri Malsano en la 3-a de majo montris, ke en 30 ŝtatoj de Usono troviĝas 226 kazoj de la gripo A (H1N1) kaj interalie unu infektito mortis. Tiu ĉi statistika cifero rimarkinde grandiĝis kompare kun la hieraŭa raporto, en kiu prezentiĝis nur 160 kazoj de infektiteco kaj 1 mortinto el 21 usonaj ŝtatoj. Oficisto de la usona Departemento pri Sano anoncis, ke kun disvastiĝo de la viruso, en Usono estos eble trovitaj pli multaj infektitoj kaj mortintoj.

Sciencistoj maltrankviliĝas ja pri virusa vario. Usonaj kaj meksikiaj epidemiologoj montris, ke infekteco kaj mortiga proporcio de la viruso de la gripo A (H1N1) estas adekvataj al ordinara laŭsezona gripo, kaj malaltaj ol la antaŭe kalkulitaj, sed oni ne povas elimini la eblecon, ke tiu ĉi viruso varios, tial ni ne povas forlasi singardemon. Historia sperto atestis, ke se varia gripoviruso sin aperigas nova viruso, ĝi ekhavigas al si grandan potencon mortigi. La "hispana gripo", akre trudiĝinta de 1918 ĝis 1919, des pli serioze alvenis ĝuste post la unua fazo de la gripo. Epidemiologoj montris, ke la homaro konas preskaŭ nenion pri la nova viruso de la gripo A (H1N1). Ekspertoj el Usono, Meksikio kaj la Monda Organizo por Sano kolektas atestojn en Meksikio kaj provas kunmeti epidemiologian mapon, sed ĝis nun oni ankoraŭ ne estas certa, de kie venis tiu ĉi viruso, kaj kiel ĝi cirkulas inter homoj.

La Monda Organizo por Sano montris, ke konsiderante, ke la gripo A (H1N1) koncentriĝas ĉefe en Nordameriko, la organizo ankoraŭ tenas avertan gradon de la epidemio de la gripo ĉe la 5-a grado. Se kazoj de konfirmita infektiteco senĉese multiĝos, la averta grado eble altiĝos de la 5-a grado ĝis la 6-a.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040