china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Duobla Trio" de la Zhuang-nacieco
(GMT+08:00) 2009-05-25 16:16:32

Plej granda kaj plej spektakla kanta foiro okazas sur la montdeklivo, la sceno estas impona. Paro post paro sinsekve antifonas, kaj grupo ĉe grupo da homoj ĉirkaŭe sidas por aprecado. La kantantoj aǔ starante ŝutroĉeŝultre alttone kantas aǔ sidante krurkruce tonale arias. Post longa kantado, lacaj ili ŝanĝas la pozon staran aŭ sidan sed daǔrigas la kantadon. Tiuj kiuj ebriiĝas en kantado eĉ ne movas sin en sinsekvaj kelkaj horoj. Kaj la aǔskultantoj aǔ starantaj aǔ sidantaj ĉirkaŭe nek disiĝas nek bruas. Kiam brilas la kantoj, ondume leviĝas ridoj kaj laǔdoj de ĝojo kaj akordo. Proksimaj vilaĝanoj liveras loĝon kaj nutron por alvenintaj kantfoirantoj. Ĉu la unua renkonto, ĉu la refoja renkontiĝo, estas en varma akcepto.

1 2 3 4 5 6
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040