china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mirinda ŝanĝiĝo de tibeta trafiko
(GMT+08:00) 2009-05-12 16:07:18
Dum la pasintaj 50 jaroj post la tibeta demokratia reformado, la totala kvanto de materialoj per ŝoseoj transportitaj el internaj lokoj al Tibeto superis 20 milionojn da tunoj. Por helpi Tibeton en ĝia ŝosea konstruado, la ĉina centra registaro pagis preskaŭ la tutan sumon uzatan en konstruado kaj administrado de la tibetaj ŝoseoj, tio liveris fortan subtenon al rapida disvolvado de la tibeta trafiko.

La 1-an de julio de 2006, ekfunkciis tut-linie la Qinghai-Tibeta Fervojo, la tipa programo de la grandskala ekspluatado de la ĉina okcidenta landparto, sekve la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono finis la sen-fervojan historion, kaj pro tio plene reliefiĝas la riĉaj profitfontoj turisma, farmacia, minerala kaj aliaj de Tibeto. La Qinghai-Tibeta Fervojo estas rigardata kiel ekonomia kaj feliĉa vojo de diversnaciecaj popolanoj de Tibeto. Oficisto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono s-ro Fu Yutao konigis:

"La Qinghai-Tibeta Fervojo ludas impulsan rolon por la socia evoluado de Tibeto. En 2007, la totala produktvaloro de Tibeto atingis 34,2 miliardojn da juanoj, je 13,8% pli multe ol antaŭe. La impeta evoluado de Tibeto ankoraŭ pli rapidiĝas, kaj la ekonomia strukturo pluapaŝe optimumiĝas."

Nuntempe jam formiĝis la moderna ŝoseo-trafika reto, kiu havas 5 artikajn ŝoseojn inter Tibeto kaj Qinghai, Sichuan, Yunnan, Xinjiang kaj Nepalo kaj interligas urbojn, guberniojn kaj vilaĝojn, kaj la stereo-trafiko konsistanta el ŝoseo, aviado kaj fervojo garantias la normalan funkciadon de la homa vojaĝo, materiala transporto kaj komerca negoco.

En la jaro 2007, la ĉina Ŝtata Konsilantaro investis pli ol 77 miliardojn da juanoj por 180 konstruaj programoj. Trafika oficisto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono s-ro Zhao Shijun diris:

"En la lastaj 5 jaroj, la monsumo asignita de la centra registaro por la tibeta ŝosea konstruado atingis 18,74 miliardojn da juanoj. Ĝis la fino de la jaro 2007, la totala longo de funkciantaj ŝoseoj en Tibeto atingis 48,6 mil kilometrojn, kaj ŝoseoj etendiĝas tra 90% de la tibetaj urboj kaj urbetoj kaj 60% de la vilaĝoj. La rapido de la tibeta ŝoseo-konstruado estas senprecedenca, ankaŭ la oportuneco por la vojaĝo de diversnaciecaj popolanoj de Tibeto estas senprecedenca."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040