china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakontoj pri enoficiĝo de ĉinaj studentoj
(GMT+08:00) 2009-05-13 15:27:35

En la jaro 2009 en Ĉinio diplomitiĝos 6 milionoj kaj 110 miloj da studentoj, la nombro estas rekorda, kaj cetere, influate de la internacia financa krizo, estas sufiĉe serioza la situacio por ilia enoficiĝo. Por solvi la problemon, la registaro, universitatoj kaj socio alprenas diversajn rimedojn, kaj samtempe kun tio multaj studentoj reguligas sian mensostaton laŭ siaj cirkonstancoj kaj klopodas por serĉi laborpostenon. Iuj studentoj baldaŭ diplomitiĝos kaj iros el universitato al la socio por serĉi laborpostenon. Pro tio, ke la nombro de ĉijaraj diplomitoj estas pli multa je 520 miloj ol en la pasinta jaro, estas ankoraŭ pli serioza la situacio por ilia enoficiĝo. Por serĉi laboron multaj el ili tre frue komencis praktikadon kaj partoprenas en diversaj testoj.

Fraŭlino Fu Yannan, esplorstudentino de Ĵurnalisma kaj Komunika Instituto de la Pekina Universitato, faras praktikadon en redakcio de iu amaskomunikilo kaj espereble subskribos interkonsenton pri sia laboro. Tamen ŝi esprimis, ke ŝi estas pli bonŝanca ol pli ol 40 kunlernantoj de la kurso. El ili nur malpli ol 10 determinis la laboron.

"La situacio pri enoficiĝo ne estas optimismiga ol en pasintaj jaroj. pliparto de la kunlernantoj ankoraŭ ne trovis laboron."

Ne estas tiel bonŝanca esplorstudento Tang Guangjun el la Jurscienca Instituto de la Pekina Universitato. En la dua duono de la pasinta jaro li faris praktikadon en ŝtata entrepreno, tamen pro la financa krizo la entrepreno likvidis sian planon por varbi novan laboranton. Li do devas nur iri al diversaj institucioj por doni al ili sian biografian mesaĝon, tamen ĝis nun la laboro ankoraŭ ne estas trovita. Li diplomitiĝos en julio, krom pretigi disertaĵon kaj respondon pri sia tezo, li oferas preskaŭ la tutan energion por serĉi laboron.

"Ĉiumatene mi antaŭ ĉio vizitas retejojn pri enoficigo por trovi taŭgan oficon. Mi konsideras ĉiujn koncernatojn kaj elektas iujn por doni mian biografian mesaĝon."

De la lastaj jaroj tre rapide disvolviĝas interreto kaj aperas unu post alia retejoj pri enoficigo. Ankaŭ universitatoj funkciigas siajn retejojn ĉiflankajn, kiuj servas al la diplomitiĝontoj kiel grava tereno pri informoj de enoficigo. Tang Guangjun esprimis, ke la informoj en retejoj estas nemankigeblaj, multaj kunlernantoj serĉas ŝancon pri enoficigo pere de retejoj. Tamen, kompare kun la lastaj jaroj ĉijare en gravaj koncernaj retejoj preskaŭ ĉiuj profesioj reduktas varbadon. Respondeculo de Gvidcentro pri Enoficigo de la Pekina Universitato sinjoro Chen Yongli esprimis, ke por glata enoficiĝo de la diplomitiĝontoj, la universitato alprenas ankaŭ aliajn rimedojn:

"Ni invitis kelkajn specialistojn por fari projekton kaj iuj ekspertoj, kiuj bone konas merkaton pri dungado kaj varbadon, faras raportojn por la studentoj. Krome, nia universitato ankoraŭ klopodas por pli multe kontaktiĝi kun mezaj kaj malgrandaj entreprenoj por doni pli da ŝancoj al studentoj pri enoficiĝo; kaj plie, donas konsultiĝon al ili pri psiko."

Pro la financa krizo multe da studentoj reguligas kriterion pri enoficiĝo. Sinjoro Tang Guangjun diris, ke li pleje preferas fariĝi advokato de plej eminenta advokatejo. Tamen post kelkmonata praktikado kaj neglata serĉado por laborposteno, lia nuna celo estas antaŭ ĉio trovi iun laboron.

"Mi kredas, ke mi trovos laboron, tamen ĉu idealan? Tio ja ne estas facila. Vi povas strebadi al sekva celo. Mi pensas, ke mi finfine trovos oficon. Ĉu ĝi estos kontentiga? Mi esperas, ke jes."

De la lastaj jaroj, la ĉina registaro kaj institucioj pri eduko proponas, ke la diplomitoj devas plimulte iri al baza nivelo, precipe al la vasta kamparo por entreprenado. La registaro ankoraŭ prezentis koncernajn politikojn por stimuli ilin labori en la kamparo, ekzemple, labori kiel vilaĝa kadro kaj pro tio ili estos favorataj je subvencio al la ĉiutaga vivo kaj plua studado.

Respondeculo de Gvidcentro pri Enoficigo de la Pekina Universitato sinjoro Chen Yongli opinias, ke vilaĝa kadro estas ne malbona elekto por studentoj.

"Tre gravas reguligi la deziron. Se ili reguligas sian deziron kaj iros al baza nivelo, la okcidenta landparto kaj aliaj similaj laborpostenoj, ili estos eble bonŝancaj."

Iuj studentoj jam direktas sian elektadon de laborposteno al la kamparo. Fraŭlino Huang Huang el la Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio, diplomitiĝis el la Pekina Kina Instituto en la jaro 2007 kaj venis labori en la distrikto Fangshan en antaŭurbo de Pekino. Ne longe poste, ŝi trovis, ke pere de sia specialeca avantaĝo, ŝi ofte organizis artajn aktivadojn por vilaĝanoj kaj tre rapide proksimiĝis al ili. Tio kaj vigligas la kulturan vivon en vilaĝoj, kaj altigas iliajn konscion kaj entuziasmon al publika afero. La administrado pri vilaĝaj aferoj pli kaj pli facilas. Memorante pri sia elekto por esti vilaĝa kadro, ŝi diris:

"Tiam antaŭ mi estis laborpostenoj en vilaĝo kaj en televid-filmaj kompanioj. Mi konsideradis kaj poste opiniis, ke la laboro kiel vilaĝa kadro prezentas al mi pli bonan perspektivon. Por ni, la kamparo ja estas tre vasta tereno. Ĉiuj studentoj povas dediĉi sian forton al tiu ĉi vasta tereno."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040