china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Juneco brilu en volontula servado al la okcidenta landparto
(GMT+08:00) 2009-05-19 18:05:59

(Studentoj-volontuloj)

Karaj amikoj, "volontulo" ja estas titolo kaj sankta kaj simpla. Pro kio? Ĉar tiuj volontuloj estas ordinaruloj ĉe ni; kaj ili oferas siajn junecon kaj entuziasmon al la socio kaj ne ĉasas kompenson, kaj per tio enkorpigas grandan amon en la mondo. En Ĉinio estas tiaj junuloj, ili rezignas la ŝancon labori kaj vivi en prosperaj urbegoj, kaj verŝas siajn junecon kaj entuziasmon sur la teron konstruendan en la ĉina okcidenta parto kaj fariĝis membro de studento-volontuloj servantaj al la okcidento. Ilia devizo estas: "Iru al la okcidento, al la loko, kie la patrolando pleje nin bezonas!". En la hodiaŭa programero ni proksimiĝu al tiuj studento-volontuloj kadre de la plano por la okcidento kaj aŭskultu iliajn rakontojn.

Li Wei, 29-jara, estas unu el la volontuloj. Antaŭ ses jaroj li displomitiĝis el la Xuzhou-a Normala Universitato en orienta Ĉinio. Lia familio estas riĉa, tamen li rifuzis la laboron de instruisto pretigitan de la familio en la urbo Xuzhou, kaj decidis veni al la gubernio Sanyuan de la ĉina okcidenta provinco Shaanxi por esti instruisto de la angla lingvo. Lia decido estis oponata de la familianoj kaj amikoj. Gepatroj maltrankvilis pro tio, ke la filo, kiu vivas bonhavan vivon en urbo, ne akomodiĝos al la malfacila kamparo; eĉ lia tiama amatino iris for de li opiniante, ke lia elekto ne estas multepromesa. Tamen ilia oponado ne povis ŝanĝi lian decidon. Li diris, ke li lasu sian junan vivon signifoplena kaj multe atendas de la okcidento:

"Tiam mi sentis, ke mi vegetas. Mi neniam iris malproksimen de mia hejmo. Ĝuste tiam la Komitato de Komunisma Junulara Ligo de nia universitato propagandis pri la plano por la okcidento. Mi pensis tion ja bona ŝanco, mi povos iri eksteren dum unu jaro, mi do min anoncis al la plano."

Se sperti novan vivon estas lia primara celo, do verŝis sur lin malvarman akvon la malfacila medio en la okcidenta landparto. Memorante la unuan tagon en la lernejo li diris:

"Lernejestro kondukis min al la lernejo fora je pli ol 20 kilometroj de la gubernia urbeto. En la unua tago mi estis tre laca kaj volis ripozi bone. Tamen bruaĉo vekis min. Ŝaltinte lampon mi vidis raton. Mi do ne kuraĝis dormiĝi kaj eĉ moviĝi."

Kaj krome, la manĝaĵo ne estis kontentiga. Sudanoj preferas rizaĵon sed ne manĝaĵon el faruno. En la komenco li povis sin satigi nur per etmanĝaĵoj. Ne longe poste li fariĝis kaj magra kaj sunbruna, kaj la korpo malpeziĝis je kelkaj kilogramoj.

Tamen tiuj malfaciloj ne devigis Li Wei forlasi sian volontan servadon al la okcidento. Tie li laboris dum du plenaj jaroj. Estas ankoraŭ pli kortuŝe, ke plenuminte la volontan servadon li ne revenis al sia hejmo en la urbo Xuzhou, sed elektis daŭran laboradon en la okcidento kaj fariĝis vera okcidenta instruisto. Pro kio? Li Wei diris, ke ĉi tie li estas amata de lernantoj kaj iliaj gepatroj kaj perceptas la valoron de la vivo.

"En lastaj du jaroj mi vivis harmonie kun la lokanoj. Mi preferas esti kune kun ili. Ili alte min respektas. Se mi revenus al mia hejmloko, mia patro povus trovi laboron por mi; tamen en la urbo Xuzhou ne gravas, ĉu mi estas tie aŭ ne, sed ĉi tie mi povas fari farindajn aferojn."

Ankoraŭ anekdoto restigis Li Wen tie.

"Finfine anekdoto restigis min ĉi tien. Kiam mi estis baldaŭ forironta, infanoj demandis al mi: Instruisto, ĉu vi foriros? Mi timis ilin ĉagreni, kaj respondis: Ne. Kiel mi povus rezigni tiel dolĉajn fruktojn kaj bongustajn abrikotojn? En la dua tago iu infano sendis al mi sakon da abrikotoj. Mi ofte vizitis hejmojn de lernantoj kaj sciis, ke en lia hejmo ne estas abrikotarbo kaj ne estas bonaj la kondiĉoj en lia familio. Mi demandis lin, de kie li prenis tiujn abrikotojn. Li diris, ke li kaŝe prenis ilin de abrikotarbo de najbaro. Mi ege koleris kaj insultis lin ĝis li larmis dirante: vi diris, ke vi preferas ĉi tieajn abrikotojn, tamen mia familio estas malriĉa kaj ne povas aĉeti abrikotojn por vi kaj ĉe ni ne estas abrikotarbo, mi do ŝtele prenis la sakon da abrikotoj, por ke vi restu ĉe ni. Aŭdinte liajn vortojn, ankaŭ mi ekploris. Mi pensis, ke mi restu ĉi tie kaj por la infanoj kaj pro mia konscienco."

Poste, ilia lernado estas antaŭ ĉio konsiderata de Li Wen. La infanoj neniam lernis la anglan lingvon kaj ne sciis kiel ĝin lerni. Por veki ilian interesiĝon pri la lernado, li, per propra mono, aĉetis legaĵojn en la angla lingvo por ili. Ĉe semajnfino li ofte gvidis infanojn ekskursi kaj ĉe rivereto kantis en la angla lingvo kaj ludis kune kun la infanoj.

En kantado oni povas pli facile memori vortojn de fremda lingvo. Li diris kun fiero, ke laŭ li liaj lernantoj kantas en la angla lingvo pli bone ol studentoj. Li instruas ilin en amuzado kaj ilia atingo multe altiĝas.

Pleje ĝenas Li Wei ĉesigo de lernado de vilaĝaj lernantoj pro malriĉeco, sed ne malfacila vivo kaj nebona atingo de la lernantoj. Kiam lernanto lin adiaŭas kun larmoj, lia koro ege doloras. Li, kiel instruisto, decidis, ke li neniel lasas lernanton ĉesigi lernadon, malgraŭ ke eĉ li mem suferas malsaton. Li vizitas familiojn de tiaj lernantoj kaj deziras, ke la gepatroj sendu infanojn al lernejo.

"Mi admonas gepatrojn sendi infanon al la lernejo. Mi eĉ mem elspezas por pli malriĉaj lernantoj. Mia patrino ofte donas al mi monon pro tio. Ankaŭ mia patrinlernejo Xuzhou-a Normala Universitato donas al mi multe da donacoj, ankaŭ miaj amikoj kaj kunlernintoj zorgas pri miaj lernantoj kaj donas helpon al mi. Mi pleje kontentas, ke tre malmultaj lernantoj ĉesis lerni."

Li Wei jam edziĝis kun loka junulino. Li diris, ke li jam estas centprocenta okcidenta instruisto. Li diris ankaŭ, ke lia nuna vivo estas enhavoriĉa kaj feliĉa, li jam trovas sian dumvivan karieron en la okcidento kaj en la afero trovas sian valoron.

"En la komenco mi ja ne estis ambicia kaj ne multe pensis. La Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo de Ĉinio kreis por mi la scenejon, sur kiu mi povas realigi mian propran valoron."

La plano pri volonta servado al la okcidenta landparto estas organizita de la Komunisma Junulara Ligo. De la jaro 2003 oni jam elektis pli ol 100 000 studentojn al la okcidenta landparto, kadre de la plano. Tiuj volontuloj laboras por eduko, kuracservo, agrikulturo, leĝa helpo kaj similaj en pli ol 500 distriktoj de malriĉaj gubernioj de 26 provincoj, municipo kaj aŭtonomaj regionoj.

En la volonta servado la ĉina juna generacio pliigas sian devokonscion por la socio, kunfandas sian evoluadon en la evoluadon de la nacio kaj ilia juneco brilas en la okcidento.

 

 

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040