china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis 62-a Monda Prisana Asembleo
(GMT+08:00) 2009-05-20 13:40:33

Karaj amikoj, la 62-a Monda Prisana Asembleo inaŭguriĝis la 18-an de majo en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo, Svisio, la rapide disvastiĝanta epidemio gripo A H1N1 en la mondo estas fokuso atentata en la asembleo. Delegitoj el 193 membrolandoj de Unuiĝintaj Nacioj faros diskutadon pri kunlaboro kontraŭ la pli kaj pli serioza epidemio gripo A H1N1, kunĝuo de specimeno de la viruso, plenumado de internaciaj higienaj aktoj, elementa sanitaro, sociaj faktoroj koncernaj al la problemo de sano kaj aliaj.

Ĝuste kiam la gripo A H1N1 sovaĝas tra la tuta mondo, la Monda Prisana Asembleo aranĝis en tiu tago altrangan interkonsiliĝan konferencon pri la epidemio. Oni diskutas ĉefe pri la lastatempa situacio de disvastiĝo de la epidemio, precipe pri ĝia densa eksplodo en Japanio en la lastaj tagoj kaj diskutas, ĉu la Monda Organizo pri Sano devas altigi la avertan gradon de furiozado de gripo ĝis la plej alta 6-a grado. Plimultaj delegitoj opinias, ke estas relative racia elektado teni gardemon kiam oni ankoraŭ ne profunde konas la viruson. La asembleo ankaŭ decidis organizi sciencistojn por trovi kialon de eksplodo de la gripo. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano sinjorino Margaret Chan proklamis post la plena kunveno, ke la organizo ankoraŭ tenas la nunan 5-agradan averton pri la gripo A H1N1. Ŝi esprimis, ke laŭ la nuna situacio, escepte de Meksikio, plej multaj infektitoj malsanas ne tre grave, kaj krome, malmultaj mortis. Eble la viruso de la gripo A H1N1 donos pli longan tempolimon, tamen neniu scias, kiom longe la tempolimo daŭros. Ŝi aparte substrekis la gravecon de helpado al la evolulandoj kontraŭ la epidemio kaj forte urĝis la internacian socion "prudente utiligi la nunan tempolimon", detale esplori ĉiujn alpreneblajn agojn por eviti, ke la evolulandoj refoje fariĝu la ĉefaj viktimoj de mondskala infekta malsano.

Ĉina delegaciestro kaj ministro pri sano sinjoro Chen Zhu esprimis en ĝenerala debatado en tiu tago, ke la ĉina registaro elĉerpis lecionojn el la epidemio sarso en 2003 kaj donas altan atenton al preventado kaj regado de la gripo, asignis specialan monon je 5 miliardoj da juanoj de renminbi, kaj ĝustatempe alprenas decidemajn preventajn rimedojn. Trovinte enkondukiĝintan kazon, la ĉina flanko tuj faris komunikadon al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj, laŭ postulo de "Internacia Higiena Aktaro", ĝustatempe tenas intiman interkomunikadon kun koncernaj flankoj, aktive faras savadon al la infektito kaj serĉas la kontaktintojn. Li esprimis, ke Ĉinio volontas fortigi kunlaboron kun diversaj landoj kaj internaciaj organizoj por realigi kunĝuon de informoj, teknikoj kaj spertoj pri preventado kaj regado. Chen Zhu montris, ke en la situacio de pli kaj pli disvastiĝanta gripo, la tuta mondo, precipe la evolulandoj, vizaĝas al serioza defio en la prisana laboro, kaj devas kune respondi al la publikhigiena krizo, dank' al internacia kunlaboro. Kontraŭ la defio li prezentis tri proponojn: disvolvi internacian kunlaboron kontraŭ la publikhigiena krizo en la tuta mondo; fortigi subtenadon al la evolulandoj en ilia prisana afero; subteni kaj serioze plenumi "Internacian Higienan Aktaron (2005)". Li ankaŭ proponis okazigi julie en Pekino internacian simpozion por preventi kaj regi la gripon A H1N1, interŝanĝi ĉiflankajn spertojn kaj rimedojn kaj kune esplori pri altigo de la kapablo kontraŭ la gripo.

Laŭ informo, ĝenerala sekretario de UN sinjoro Ban Ki-Moon ĉeestos al la asembleo. Li apelacios, ke diversaj landoj fortigu kunlaboron por respondi al la gripo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040