china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rododendra pitoreskejo altiras turistojn
(GMT+08:00) 2009-05-25 09:42:24
Antaŭ nelonge, okazis kultura aktivado de vojaĝo al la rododendra pitoreskejo fare de cent gejunuloj el 24 landoj kaj regionoj. Tage ili ekskursis kaj vespere ili dancis ĉirkaŭ la kampfajro, akompanate de gaja muziko de Yi-nacieco. Itala studento lernanta en Ĉinio Danielle diris:

"Antaŭe mi ne multe konis rododendron, sed ĉifoja aktivado liveras al mi bonegan ŝancon por ĝui ĝian belecon. Mi pensas, ke en aliaj mondpartoj eble malfacile videblas simila vasta kampo de rododendraj floroj. Evidente la medio estas bone protektata, ĉio estas natura kaj rava!"

Panama studento lernanta en la Ĉina Popola Universitato Lisca Calpes diris:

"Miaopinie, vere estas spektaklo! Ni vidis, ke Ĉinio posedas multe da naturaj profitfontoj, kaj la ĉina registaro praktikas efikajn rimedojn kaj faras la aktivan protektadon al ili. Krome Ĉinio havas la riĉan kulturon kaj tio altigis ĝian renomon en la mondo."

Studento el Nepalo esprimis sian apartan inklinon al rododendra floro en la ĉina lingvo:

"Ĉar nia nacia floro estas rododendro, tial mi sentas min kiel en Nepalo. Lokanoj estas tiel afablaj, ke mi sentas min kiel hejme, kaj konatiĝis kun multaj amikoj. La duan fojon mi jam vizitas Guizhou, kaj mi volas veni ĉi tien refoje."

Gustumado de tradiciaj frandaĵoj de Yi-oj kaj lernado de ilia kampfajra danco estas grava turisma enhavo por turistoj, krom apreci la florojn. Kaj simile al aliaj naciminoritatoj, ankaŭ Yi-oj kutimas prezenti vinon al gastoj venintaj de malproksime.

Nun aŭdiĝas la tradicia vino-prezenta kanto de Yi-oj. La vivo de Yi-oj estas neapartigebla disde vino, kaj okaze de gastigado, ili ĉiam prezentas la plej bonan vinon al la gastoj, esprimante la altan respekton kaj varman bonvenigon.

Promenante en la rododendra pitoreskejo, oni vidis, ke puras kaj ordas la asfaltitaj stratoj, viciĝas okulplaĉe la domoj starantaj ambaŭflanke. Videblas ankaŭ restoracioj kun la karakteriza arkitektura stilo. La manĝaĵoj de tiuj restoracioj estas tre bongustaj kaj allogaj por turistoj. Karaj amikoj, se vi vojaĝos al Ĉinio, bonvole ekskursu al la rododendra pitoreskejo de Yi-oj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040