china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Orienta Kembriĝo" Zhejiang-Universitato
(GMT+08:00) 2009-05-27 09:33:57

En la ĉina urbo Hangzhou, kiu havas la bonan titolon "Surtera Paradizo", ekzistas ĉina fama universitato Zhejiang-Universitato. Ĝi estis nomata de brita erudiciulo Joseph Needham "Orienta Kembriĝo". Ĝi sidas ĉe bela lago Xihu, estas unu el la modernaj universitatoj, plej frue fonditaj en Ĉinio. Dank' al pli ol centjara disvolvo, ĝi okupis la trian lokon en la sinteza vico pri ĉinaj universitatoj. Hodiaŭ, ni ĝuste konigos al vi la faman universitaton.

Zhejiang-Universitato estas plena de delikateco de akvo ĉie en si, kelkaj zonoj de la universitato tute troviĝas ĉe lagoj Qiantangjiang kaj Xihu kaj kanalo Pekino-Hangzhou. "Yuquan"(玉泉), "Xixi"(西溪), "Huajiachi"(华家池)kaj "Zijingang"(紫金港), la nomoj de la zonoj inkludas elementon de la ĉina ideografiaĵo "Akvo" (水). En la ĉina kulturo, "Akvo" signifas saĝecon kaj lertecon, tio ĝuste estas la priskribo de Zhejiang-Universitato.

La antaŭa formo de Zhejiang-Universitato estas "Akademio Qiushi", ĝi fondiĝis en 1897 kaj estis unu el la novtipaj akademioj, plej frue fonditaj en Ĉinio. En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, ĝi estis difinita unu el la unua nombro da ŝtataj gravaj universitatoj. En 1998, Zhejiang-Universitato estis kombinita kun Hangzhou-Universitato, Zhejiang-a Agrikultura Universitato kaj Zhejiang-a Medicina Universitato, formiĝis nova Zhejiang-Universitato, la sinteza universitato.

Estro de Zhejiang-Universitato kaj membro de ĉina Akademio de Sciencoj profesoro Yang Wei diris, ke dank' al pli ol centjara disvolvo kaj konstruado, Zhejiang-Universitato jam estas esplora kaj sinteza universitato kun la unua nivelo kaj relative internacia interflua forto. Li diris:

"Zhejiang-Universitato estas sinteza, havas fakojn de naturaj sciencoj, teknikaj sciencoj, agrikulturajn sciencoj, medicino, kulturo kaj sociaj sciencoj, la faka kovro estas plej vasta en ĉinaj universitatoj. La scienc-esplora nivelo de Zhejiang-Universitato okupis antaŭan vicon en la tuta lando."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040