china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al hejmloko de falkoj
(GMT+08:00) 2009-06-05 17:37:52
Laŭdire la falko devenis de la oriento antaŭ proksimume 4 mil jaroj. La gubernio Aheqi de la Kirgiza Aŭtonoma Subregiono de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta parto de Ĉinio estas nomata "hejmloko de falkoj", kaj tieaj kirgizoj heredas la falko-dresan arton de generacio al generacio, demonstrante rakontojn de la harmonia kunekzistado de homoj kaj falkoj. Nun ni kune vojaĝu al la gubernio Aheqi por koni ĝian apartan falko-dresan kulturon.

En la gubernio Aheqi de Xinjiang, la nombro de kirgizoj okupas 80% de la tiea tuta loĝantaro. Ĉar ĉi tie oni komplete rezervas la primitivajn bredan kaj dresan manierojn de falkoj, tial oni nomas la lokon "hejmloko de falkoj", kaj la kirgiza nacieco portas la titolon "Falka Reĝo". S-ro Yasen Yunus, oficisto de la gubernia instanco, konigis al ni historion de la hejmloko de falkoj. Li diris:

"En la jaro 1991, kiam brita falko-dresa specialisto Andrews faris esploradon pri falko-dresa arto en la vilaĝo Sumutashi de la gubernio Aheqi, li diris, ke la hejmlando de falkoj ja troviĝas en la vilaĝo Sumutashi. Ĉiu el pli ol 400 paŝtistaj familioj de la vilaĝo bredas kaj dresas falkojn por ĉasado. En la vintro ĉiujare, okazas en la vilaĝo la konkurso de ĉasado fare de centoj da dresitaj falkoj, kaj oni povas vidi tre interesan kaj ekscitan scenon, ne malpli ol en la hispana toreado."

La falko de la altebenaĵo Pamiro estas mezgranda rabobirdo kun mallongaj kaj rondaj flugiloj, kapablas rapide plonĝi kaj ankaŭ libere glisi en la aero. Kun malhele griza koloro, la falko prenas ronĝulojn, birdojn kaj aliajn malgrandajn animalojn kiel nutraĵojn. Por lokaj kirgizaj paŝtistoj, la falko estas ilia plej tradicia ĉasilo. Falkisto Tursun Yusup konigis:

"En la pasinteco, krom la hundo, la falko estis nia tradicia ĉasilo por kapti leporon, lagopon, vulpon, prodorkon kaj aliajn. Kirgizoj estas nomadanoj. Dum la vintra ĉasado, rajdante sur fortikaj ĉevaloj, tenante furiozajn falkojn kaj akompanate de ĉashundoj, ili galopas tra la altebenaĵa arbaro, rikoltas abunde, la bravaj kaj lertaj falkoj ĉiam estas merito-plenaj."

En marto de la kuranta jaro, en la gubernio Aheqi okazis la 2-a Falka Festivalo, en kiu lokaj kirgizoj montris centon da dresitaj falkoj. La plej aĝa falkisto de la loko s-ro Satamix diris:

"La dresado de falkoj estas tre populara ĉi tie. Okaze de la vintra ĉasado, kirgizaj falkistoj surĉevale rajdas tra la arbaro kaj la stepo, enmane tenante siajn fidelajn falkojn, kaj ĉiufoje ili sukcesas en la ĉasado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040