china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Falka Festivalo de Aheqi
(GMT+08:00) 2009-06-15 18:45:18
Je la 11-a horo antaŭtagmeze startis la ĉasado pere de falkoj. Cento da surĉevalaj falkistoj viciĝis sur la montsupro alta je proksimume cent metroj, kaj sur iliaj brakoj brave staras iliaj falkoj.

Abrupte la figuro de fortika leporo saltis en la rigardon de spektantoj, kaj preskaŭ en la sama momento vidiĝis, ke iu falko sur la montsupro sin pafis supren en la aeron, kaj iom cirkle fluginte, ĝi sin ĵetis al la leporo, kiu ŝajne ankoraŭ ne rimarkis la proksimiĝantan danĝeron. Je palpebrumo, la falko jam premis la leporon sub sin, kaj ĝiaj akraj ungoj kaj beko enpenetris la korpon de la leporo, kiu apenaŭ havis ŝancon por barakti.

Siaflanke la falko ne hastis ĝui la ĉasitan frandaĵon, sed atendis ordonon de sia mastro. Laŭdire, la brava falko, kiu apartenas ĝuste al s-ro Satamix, iam kaptis pli ol 200 vulpojn en unu vintro. Nuntempe maljuna Satamix ne partoprenas plu en la surĉevala ĉasado, sed li ankoraŭ prenas falkon kiel sian partneron." Li diris:

"Falko estas mia fidela partnero kaj amiko. Kvankam nun mi min vivtenas ne depende de ĉasado per falko, tamen mi por ĉiam bredos falkon ĝis la fino de mia vivo."

Dum la intervjuado ni trovis, ke la falk-dresado estas buŝe transmisiata de generacio al generacio sen iu ajn lingva noto, sed la kirgiza nacieco konservas la buŝan klasikaĵon pri falk-dresado. S-ro Satamix diris:

"En la pasinteco, la falk-dresa metodo estis esotera de generacio al generacio, kaj neniu falkisto devis ĝin malkaŝi. En falk-dresado kaj ĉasado nepre necesas granda pacienco kaj energio, sed nuntempe multaj homoj jam ne volas lerni tion. La falko havas la furiozan naturon kaj ne facile dreseblas. Ĝenerale oni emas bredi falkidojn kaj dresi ilin iom post iom, sed tio konsumas multe da tempo kaj laboro, tiom pli la eldresitaj falkoj estas tro mildaj kaj feblaj, kaj mankas al ili atakemo de sovaĝaj falkoj. Menciinde estas, ke ŝtelado de falkidoj el la falka nesto estas tre danĝera afero, ĉar tuj eltrovite, oni estos atakata de falkaj gepatroj, rezulte oni estos aŭ vundita je la korpo kaj okuloj aŭ eĉ mortigita. La kapabla falkisto rekte kaptas maturajn falkojn por dresado, tio estas kvankam ege malfacila, tamen tre efika post sukcesa dresado."

En la moderna socio, la rolo de falkoj malgrandiĝas iom post iom, kaj paŝtistoj prenas falk-dresadon kiel ferian amuzadon. Sed ankoraŭ troviĝas nombro kaj nombro da junuloj, kiuj, same kiel paŝtistoj el la maljuna generacio, dresas falkojn per la tradicia metodo, kaj tenante falkojn sur siaj brakoj, galopas tra la vasta kaj profunda montvalo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040