china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Deng Kai akceptas intervjuon de raportistaro de ĈRI
(GMT+08:00) 2009-08-06 15:15:26

Lastatempe, raportistoj de ĈRI, farantaj intervjuon ĉe landlimoj vizitis sinjoron Deng Kai, sekretario de la kompartia komitato de Yianbian Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Jilin. Intervjuate, sinjoro Deng Kai donis respondon al raportistoj pri la demandoj rilataj al problemoj de ekonomia disvolvo, la rilatoj inter naciecoj kaj la Yanbian-vizaĝataj defio kaj ŝanco sub la cirkonstanco de monda financa krizo kaj aliaj.

Yanbian disvolvas la lokan ekonomion en "ĉina rapideco" dank` al ŝtataj politikoj pri naciminoritatoj:

En la antaŭa duona jaro de 2009, Yanbian realigis la lokan produktan valoron de 14, 8 miliardoj da juanoj, je 16% kreskante, kaj alta ol la meznombra kresko de Ĉinio. Sinjoro Deng Kai diris, ke Yanbian ĝuas favoran politikon por la nacinimoritata kaj landlima regiono, donata de la ĉina registaro, kaj ĝuas la imposte favorigan politikon por la okcidenta ekspluatado kaj prosperigo de malnova industria bazo. Tio faras Yanbian disvolvi sian ekonomion en la "ĉina rapideco". En 2008, la totala valoro de loka produktado je 84 oble superis tiun en la jaro 1949, kiam komenciĝis la Nova Ĉinio.

La rilatoj inter naciecoj:

Sinjoro Deng Kai per kvin frazoj resumas la rilatojn inter malsamaj naciecoj en Yanbian: la nacieca ekonomio rapide disvolviĝas; la nacieca leĝdonado senĉese perfektiĝas; la nacieca kulturo pli prosperas; la naciecaj rilatoj ĉiam harmonias, la funkciuloj de malsamaj naciecoj plene ludas sian rolon.

En Yanbian, kore-nacieca, hana kaj aliaj naciminoritatoj kune vivas sur la tero de 42 mil kvadrataj kilometroj. Oni posedas la komunan koncepton kaj saman ideon pri la vivoĉasado. Ĉiuj deziras konstrui la landon plibona kaj la hejmlokon pli prospera kaj harmonia. En Yanbian oni vidas, ke korea avino kaj han-nacieca avino interbabilas sur ponto, en siaj propraj lingvoj. Kvankam iliaj lingvoj estas malsamaj, tamen tio neniel ĝenas ilian komunikado. Cetere, en Yanji,ĉefurbo de Yanbian estas festo aparte por najbaroj. Dum la Najbara Festo diversnaciecaj popolanoj aŭ ekskursas aŭ konkursas pri kuirado aŭ amuzas sin per arta aktorado kaj sportado, laŭ la loĝkvartaloj.

Deng Kai konigis, ke nun en Yanbian koreoj okupas 38% de la loĝantaro tamen la organaj funkciuloj de korenacieco jam superis 50%. Yanbian ĝuas la ŝtatan difinitan politikon pri la naciminoritata regiono, ekzemple, koreaj studentoj povas uzi sian naciecan lingvon en ŝtata ekzameno por altlernejoj, oni donas pluajn poentojn; tiuj, kiuj partoprenas en la ekzameno por ŝtataj funkciuloj estas koncernate prizorgataj, la ŝtato alprenas serion da politikoj en nacieca kulturo kaj aliaj flankoj.

La monda financa krizo donas defion paralele ŝancon al Yanbian

Nun la tuta mondo ombriĝas sub la financa krizo. Ankaŭ Yanbian estas pli- malpli ĝenata. La ĉina registaro jam investis 2 miliardojn da juanoj por disvolvi la lokan ekonomion. Deng Kai konigis, ke Yanbian prenas la rimedojn por respondi la financan krizon: energie praktiki investadon kaj altiradon por garantii la stabile rapidan kreskon de la ekonomio; energie subteni la entreprenojn por garantii la kvaliton kaj efikon de la ekonomia funkcio en la tuta subprovinco; energie plifortigi la konstruadon de la poplana vivo por laŭeble plej energie garantii tion, ke la popolana vivo ne estu ĝenata de la financa krizo. Kurantjare, Yanbian plenumos investadon je 58 miliardoj da junoj. La registaro donos 20 milionojn da juanoj por subteni la disvolvon de entreprenoj.

Karaj amikoj!

"Ĉinaj kaj alilandaj raposrtistoj faras intervjuon ĉe landlimoj" estas grandmezura ĵurnalisma aktivado kune okazigita de Ĉina Ŝtata Komisiono pri la Aferoj de Naciminoritatoj kaj Ĉina Radio Internacia. La aktivado komenciĝis meze de julio kaj daŭras du monatojn. Dum la aktivado, pli ol 200 raportistoj inkluzive de la dungitaj kolegoj el 24 landoj dividas en 8 grupojn por fari intervjuadon kaj raportadon pri ĉinaj landlimaj lokoj. Tio estas historie plej granda aktivado de Ĉina Radio Internacia. Inter ili la grupo al Liaoning-provinco konsistas el pli ol 20 raportistoj el la redakcioj germanlingva, taimillingva, japanlingva kaj alilingvaj respektive.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040