china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao forlasis Pekinon por ĉeesti al dialogo kaj viziti Svedion
(GMT+08:00) 2007-06-06 17:17:30
La 6-an de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forlasis Pekinon por ĉeesti al dialogo inter la Grupo 8 kaj gvidantoj de evolulandoj kaj fari ŝtatan viziton al Svedio. Tio estas alia grava diplomatia aktivado de Ĉinio en la kuranta jaro.

La Grupo 8 konsistas el Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio, Kanado, Japanio kaj Rusio. De la jaro 2004, la gastiganto de la jara pinta konferenco de la grupo invitas gvidantojn de iuj gravaj evolulandoj al dialogo dum la pinta konferenco. Hu Jintao la kvaran fojon ĉeestos al la dialogo inter la grupo kaj gvidantoj de evolulandoj. Asistanto de ĉina ministro pri eksteraj aferoj sinjoro Cui Tiankai konigis la temojn de la dialogo.

"Laŭ propono de la gastiganta lando, en ĉijara dialogo oni diskutos ĉefe pri la monda ekonomio, investo kaj socia respondeco, kreado, protektado de intelekta proprieto, klimato-ŝanĝiĝo, evoluado kaj similaj. Ĉiuj ĉi tiuj estas urĝaj kaj gravaj problemoj en la nunaj internaciaj aferoj kaj koncernas sanan, stabilan, harmonian kaj daŭrigeblan evoluadon de la monda ekonomio. Por tio necesas kunlaboro inter la evoluintaj landoj kaj la evoluantaj, kaj kuna strebado al respondaj rimedoj."

Nun la problemo de klimato-ŝanĝiĝo estas atentata de la internacia socio kaj ankaŭ unu el la plej elstaraj temoj de la dialoga konferenco. Direktoro de la ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado sinjoro Ma Kai konigis:

"Unue, la klimato-ŝanĝiĝo jam estas ne disputebla fakto. Due, klimato-ŝanĝiĝo alportas seriozan sekvon al la natura ekologia medio kaj al la medio de ekzisto kaj evoluo de la homaro. Trie, krom natura faktoro, la kialo de klimato-ŝanĝiĝo kompakte rilatas al homa aktivado, precipe la aktivadoj, kiuj ellasas karbonan dioksidon. Kvare, klimato-ŝanĝiĝo estas la komuna defio al la homaro, necesas komuna respondo de la internacia socio."

La ĉina registaro konsekvence alte atentas la problemon de klimato-ŝanĝiĝo kaj per serio da gravaj rimedoj montras al la mondo, ke Ĉinio volontas kune kun la internacia socio mildigi la tendencon de klimato-ŝanĝiĝo.

Ĉeestinte al la dialoga konferenco, Hu Jintao faros ŝtatan viziton al Svedio de la 8-a ĝis la 10-a de junio. La vizito estos la unua vizito fare de ĉina ŝtatestro de la lastaj 57 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj havos gravan signifon por la rilatoj inter la du flankoj. Cui Tiankai konigis:

"Dum la vizito prezidanto Hu Jintao intervidiĝos kaj interparolos respektive kun svedaj gvidantoj, donos pozitivan takson al la evoluado de la duflankaj rilatoj kaj kune projektos la disvolvan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Svedio. Li ankaŭ vaste kontaktiĝos kun diversrondaj personoj, ĉeestos al la ceremonio de renavigado kaj albordiĝo de la antikva-stila ŝipo "Kotenburgo" kaj donos gravan paroladon al vespera bankedo aranĝota de Sveda-Ĉina Komerca Komitato. Dum la vizito koncernaj fakoj de la du flankoj subskribos interkonsentojn pri mediprotektado kaj aliaj. Ni konvinkiĝas, ke la vizito pluapaŝe profundigos la politikan reciprokan konfidon inter la du flankoj, akcelos reciproke utilan kunlaboron sur diversaj kampoj, pliigos la amikecon inter la du popoloj kaj antaŭenpuŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj Svedio al nova etapo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040