china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pinta Konferenco de 8-landa Grupo atingis unuecon (foto)
(GMT+08:00) 2007-06-08 16:09:56

En la 7-a de junio, gvidantoj de 8-landa Grupo okazigis renkontiĝon en la germana urbo Heiligendamm kaj diskutis pri multaj temoj, kiaj protekto de klimato, sekureco de energio, mondonaco al Afriko kaj internacia ekonomia evoluo. Estas neatendite, ke pri gravaj temoj, kiuj eble kaŭzos disputon kaj diverĝon laŭ anticipo antaŭ la konferenco, la grupo atingis unuecon.

Unue en la pinta konferenco, la grupo gajnis grandan progreson en protekto de klimato. Gvidantoj de diversaj landoj atingis komunan konon kaj opiniis, ke necesas serioze konsideri ellaboron de rega celo pri reduktiĝo de ellaso de forceja gaso, t.e. ĝis la jaro 2050 ellasa kvanto de forceja gaso reduktiĝu je 50%, kompare kun tiu de la jaro 1990. Post la konferenco, germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke diversaj membrolandoj unuece konsentis, ke en konferenco de UN pri medio okazonta en insulo Bali de Indonezio en la fino de la kuranta jaro, diversaj flankoj kune diskutos pri ŝanĝiĝo de klimato de la mondo ene de UN. Tio estas la unuafoja klara manifesto de la grupo pri ĉefa rolo de UN en protekto de klimato. Antaŭ la konferenco, ĉar inter Eŭropo kaj Usono ekzistis relative granda diverĝo pri celo de redukta kvanto de ellaso, oni apenaŭ pensis, ke la du flankoj povas atingi unuecon pri tio en mallongaj kelkaj horoj. Oni atribuis la meriton al Angela Merkel kaj diris, ke estas ŝi, kiu per spirito de "eterna nerezigneco" kaj fleksebla diploma rimedo, konvinkis Usonon ŝanĝi starpunkton. Tamen kelkaj internaciaj organizoj opinias, ke interkonsento atingita de la grupo ankoraŭ estas "malklara" kaj Usono ne deradike ŝanĝis sian starpunkton.

Unue pri konflikto rilate al usona loko de kontraŭmisila sistemo en mezeŭropo, en la pinta konferenco, rusa prezidento Putin elmetis surprizan proponon: Usono loku la kontraŭmisilan sistemon en Azerbajĝano, najbara lando de Irano por respondi al ebla misila minaco el Irano. Tiel do al Usono ne necesas loki la sistemon en mezeŭropo kaj Rusio ne direktos misilojn al Eŭropo. Pri la propono, usona prezidento Bush evidente estas ne preparita por kontraŭagi kaj nur diris, ke la propono estas interesa. Laŭ raporto, ili konsentis, ke dum vizito de Putin al Usono en la unua de julio ĉijare, ili pluapaŝe diskutos pri la problemo.

Trie la grupo faris pozitivan takson al la nuna monda ekonomia situacio. Antaŭ la konferenco, fakuloj opiniis, ke la monda ekonomio frontas al stato de neekvilibro, deficito de eŭropaj landoj kaj Usono, komerca favora saldo de novleviĝantaj landoj kaj valoriĝo de azia mono bezonas esti urĝe solvataj. Tamen laŭ deklaro publikigita de gvidantoj de la grupo post la konferenco, la monda ekonomio bone funkcias. La deklaro diras, ke la grupo opinias, ke en ekonomiaj regionoj de la mondo realiĝis pli ekvilibra kaj bona kreskado. Usona ekonomia evoluo estas kun pli da kontinuigebleco kaj eŭropa kaj japana ekonomioj gajnas movforton por kreskado. La deklaro ankaŭ esprimis laŭdon, ke aziaj landoj rapide disvolviĝantaj marŝis per la unua paŝo en praktiko de fleksebla kurza politiko.

Cetere en la pinta konferenco, oni ankaŭ atingis unuecon pri plifortigo de dialogo kun evoluantaj grandaj landoj.

Kompreneble oni ne atingis unuecon pri ĉia problemo. Ekzemple inter Rusio kaj Usono ankoraŭ ekzistas diverĝo pri finfina pozicio de Kosovo; pri la problemo de Darfur, Bush grumblis, ke la internacia socio ankoraŭ ne prenas efikan agadon, kaj diris, ke Usono eble prenos solflankan agadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040