china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao faris grupan intervidiĝon kun gvidantoj de Hindio, Brazilo, Suda Afriko kaj Meksikio(foto)
(GMT+08:00) 2007-06-08 17:13:21

En la 7-a de junio en Berlino, ĉefurbo de Germanio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris grupan intervidiĝon kun hinda ĉefministro Manmohan Singh, brazila prezidento Lula, sudafrika prezidento Thabo Mbeki, kaj meksikia prezidento Felipe Calderon, kiuj invitite partoprenas en la Interparola Konferenco inter gvidantoj de Grupo 8 kaj evoluantaj landoj. La kvinlandaj gvidantoj ŝanĝis opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo, Dohaa intertrakto, kaj aliaj problemoj. Post la intervidiĝo, ili publikigis komunan novaĵdeklaron. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

En la antaŭa tago de la okazo de la Interparola Konferenco inter gvidantoj de Grupo 8 kaj evoluantaj landoj, invitite partoprenantaj gvidantoj el 5 evoluantaj landoj faris grupan intervidiĝon. La kunveno okazis je la 6-a horo de la 7-a de junio laŭ la loka tempo. Liu Jianchao, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj konigis ĉefajn enhavojn de la intervidiĝo. Li diris,

(sono 1 Liu Jianchao)

"Dum la intervidiĝo, la kvin-landaj gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo, komuna alfronto al ekonomia tutmondiĝo, Dohaa intertrakto, akcelo al disvolva rapideco de evoluantaj landoj kaj aliaj problemoj, kaj atingis komunajn konojn."

Hu Jintao intervidiĝis kun meksikia prezidento Felipe Calderon

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao la unua faris paroladon. Li diris, ke nuntempe ekonomia tutmondiĝo profunde evoluas, monda ekonomio nun estas en novkreska periodo. Pozitive serĉante evoluigan vojon taŭgan al sia propra stato, evoluantaj landoj plifortigas solidarecon kaj kunlaboron, aktive antaŭenpuŝas plurpolusiĝon de la mondo kaj demokratiigon de internaciaj rilatoj, kaj fariĝas gravaj fortoj por garantii mondan pacon kaj akceli komunan evoluadon. Tamen, malfavora situacio de evoluantaj landoj en monda evolua procezo ankoraŭ ne ŝanĝiĝis, ekonomia tutmondiĝo alportas al evoluantaj landoj defiojn kaj atakojn, problemoj de evoluantaj landoj estas ankoraŭ ne solvataj. Ĉina prezidanto Hu Jintao emfazis la gravan signifon de la kvin grandaj evoluantaj landoj, Ĉinio, Hindio, Brazilo, Suda Afriko kaj Meksikio. Liu Jianchao konigis,

 Hu Jintao intervidiĝis kun sudafrika prezidento Thabo Mbeki

(sono 2 Liu)

"En la parolado, prezidanto Hu Jintao emfazis, ke popolanoj de la kvin landoj okupas 42% de la tutmondaj popolanoj, kaj ilia pozicio en tutmonda ekonomio kaj komerco pli kaj pli gravas. La kvin landoj havas respondecon kunlabori kaj kune alfronti krizon, alportatan de ekonomia tutmondiĝo, garantii komunan profiton, krei favorajn kondiĉojn por evoluantaj landoj kaj akceli akordan evoluon de la tuta mondo."

Parolado de ĉina prezidanto Hu Jintao akiris reagon de diverslandaj gvidantoj. Liu Jianchao prezentis ankaŭ komunajn konojn, atingitajn de la kvinlandaj gvidantoj dum la intervidiĝo.

Post la intervidiĝo, ili publikigis komunan novaĵdeklaron. Rilate al la diskuta temo de la Interparola Konferenco inter gvidantoj de Grupo 8 kaj evoluantaj landoj, la novaĵdeklaron montras, ke inter ili havas multajn kunlaborajn ŝancojn en translanda investo, esplora kreo, klimata ŝanĝiĝo, energio, evoluo kaj aliaj kampoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040