china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉeftero fariĝis akcelilo de disvolvo de hongkong-a turismo
(GMT+08:00) 2007-06-19 10:20:26
Hongkong, internacia turisma metropolo kun eksterordinara ĉarmo, estas fama en la tuta mondo kiel "Paradizo de Turismo kaj Aĉetado". Post kiam ĝi revenis al la sino de la patrujo en la jaro 1997, pli kaj pli da ĉefteranoj turismas al Hongkongo, tiel ke ĝia turismo rapide sin disvolvas kaj la hongkong-a ekonomio estas pli aktiva.   

(kanto de "Orienta Perlo")

Nuntempe 4-taga libera vojaĝo de Pekino al Hongkong kostas minimume nur je 2 000 juanoj de renminbi. Tio fariĝis moda viv-maniero de multaj ĉefteraninoj, ke oni prenas "liberan vojaĝon" al Hongkong kaj gaje faras butikumadon tie dum semajnfino. Kaj tia vojaĝo estas pli oportuna kaj pli facila por urbanoj de Shenzhen, kiu najbaras al Hongkong. S-ino Wang Weiqi ofte faras vojaĝon al Hongkong kune kun sia filino.

( parolo de s-ino Wang)

"Ĝenerale dirite, ni nepre iras al Hongkong, kiam ni havas tempon. Mia filino, lernanto de malsupera mezlernejo, pli ŝatas modecon de Hongkong. Ŝi precipe ŝatas vivecon de tiea junularo. Ŝi tie certe trinkas lakto-teon, kio estas unika en hongkong-aj te-restoracioj. Ĉiufoje mi havas ĉefan temon, iam faras aĉetadon, iam gustumas manĝaĵojn kaj iam speciale iras al Disney aŭ mara ĝardeno."

Laŭ statistiko publikigita de Hongkong-a Turisma Buroo, de la lastaj jaroj post kiam Hongkong revenis al la patrujo, oble kreskiĝantaj ĉefteraj vojaĝantoj, daŭre kaj forte antaŭenpuŝas la hongkong-an turismon. S-ro Tian Beijun, prezidanto de la buroo, diris:

(parolo de Tian)

"Vojaĝantoj al Hongkong atingis 25 milionojn da homfojoj en la jaro 2006. Vojaĝantoj el la ĉeftero pliiĝis ĝis 13 milionoj da homfojoj, okupante 54% de la totala vojaĝantaro. Tamen en la jaro 2007, la cifero estis 12 milionoj. Inter ili, 10 milionoj estas la nombro de alilandaj vojaĝantoj kaj 2 milionoj la nombro de ĉefteraj vojaĝantoj. 10 jarojn depost ĝia reveno al la patrujo, ĉefteraj vojaĝantoj pleje kreskas kaj la ĉeftero estas unu el niaj gravaj merkatoj. Persona vojaĝo plenumita en la jaro 2003 pluapaŝe akcelas, ke pli da ĉefteranoj vojaĝas al Hongkong."

Turismo estas unu el apogoj de la hongkong-a ekonomio. Daŭra kresko de nombro de vojaĝantoj akcelas daŭran disvolvon de la ekonomio. La sumo de konsumado de vojaĝantoj al Hongkong pasintjare superis 119 miliardojn da hongkong-aj dolaroj, pliiĝante je 12% kompare kun tiu en la jaro 2005.

Por pliigi allogan forton de Hongkong al vojaĝantoj, la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono ne nur senĉese investas novajn turismajn projektojn, sed ankaŭ alprenis aktivajn rimedojn en softvara servo.

Ankaŭ hongkong-anoj aktive sin alkutimigis al ŝanĝiĝo alportata de ĉefteraj vojaĝantoj, ekzemple ili diligente lernas la komunan lingvon Putonghua. Plejparto de hongkong-anoj parolas dialekton kaj en la ĉeftero popularas Putonghua konata kiel la ĉin-lingvo. Tamen nuntempe hongkong-anoj pli malpli scipovas paroli la ĉinan lingvon. Taksiisto s-ro Guo Dexiang diris:

(parolo de s-ro Guo)

"Ĉefteraj samlandanoj vojaĝis al Hongkong, prenis mian taksion kaj instruis al mi kiel paroli la ĉinan lingvon. Ni pasintece malofte parolis la ŝtatan lingvon kaj nun ni ofte parolas ĝin. En nia infaneco, neniu parolis la lingvon kaj tiam malmultaj ĉefteranoj alvenis al Hongkong. Tamen nuntempe multaj samlandanoj alvenis."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040