china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hongkonga ekonomio daŭre konservas prosperan disvolviĝon 10 jarojn post reveno
(GMT+08:00) 2007-06-19 10:20:58

En 10 jaroj post reveno, Hongkong travivis azian financan krizon, malrapidiĝon de tutgloba ekonomia kreskado kaj sarson. Tamen Hongkong povas trankvile kaj sukcese respondi al tiuj ĉiuj krizoj. En lastaj jaroj aperis ampleksa disvolviĝo de hongkonga ekonomio. Hongkong kaj la popolanoj vizaĝos al pli bona kaj prospera perspektivo.

Eugene-Grupo estas hongkonga kompanio havanta 20-jaran historion. En Hongkong ĝi havas 10 grandajn magazenojn vendantajn bezonaĵojn por infanoj kaj gepatroj. La grupo ankaŭ publikigis gazetojn kaj librojn. Eugene Yau estas ĉefo de la grupo. Li diris al raportisto, ke iuj liaj amikoj translokis iliajn kapitalojn al ekstero. Tamen li elektis resti en Hongkong.

"Mankas iu ŝanco por la kompanioj, kiuj portis siajn kapitalojn eksteren. Ili ne havas longan rigardon. Resti en Hongkong estas ĝuste."

Tamen en la 10 jaroj, ne glate disvolviĝis la ekonomio de Hongkong. Kelkajn monatojn post la reveno, okazis azia financa krizo en Sudorienta Azio. Ankaŭ Hongkong estis serioze influata.

En la ŝlosila periodo, la registaro de Hongkonga Speciala Administra Regiono prenis serion da bravaj rimedoj subtenate de la centra registaro por ĉesigi ekonomian reduktiĝon. Unue per 110 miliardoj da juanoj la hongkonga registaro aĉetis lokajn akciojn por stabiligi la monkvanton de hongkonga juano. Samtempe la registaro multigis investon al publikaj instalaĵoj, akcelis ekonomian kreskadon. Tio alportis grandajn ekonomiajn interesojn kaj enlaboriĝajn ŝancojn. Aliflanke la hongkonga registaro ankaŭ redonis imposton por redukti premon de ordinaraj civitanoj.

Estas menciinde, ke en la periodo, kiam okazis financa krizo en Hongkong, la centra registaro donis grandan subtenon. La stabila monkvanto de renminbi estas forta apogo de Hongkong por venki la financan krizon. Samtempe la subteno de la centra registaro stabiligis la koron de hongkonganoj.

Per komuna penado de la registaro de Hongkong kaj la popolo, en la 2-a trimestro de 1999, revigliĝis la hongkonga ekonomio. Hongkonga fama entreprenisto Tsang Hin Chi diris, ke la venko de Hongkongo al la azia financa krizo plene montras la kapablon kaj viglecon de la registaro de Hongkonga Speciala Administra Regiono.

"En la komenco de reveno de Hongkong, troviĝis kelkaj defioj kaj malfacilaĵoj. Tamen ni konsideras la aferon laŭ alia punkto, ni trovis viglecon de la hongkonga registaro por respondi al defioj kaj malfacilaĵoj."

Tamen post tio, venis defioj al Hongkong unu post alia. En la 2-a duonjaro de 2000, influite de usona ekonomia kuntiriĝo kaj 9.11-evento, malrapidiĝis tutgloba ekonomia kreskado. Ankaŭ la ekonomio de Hongkong estis influita.

Vizanĝante al tiuj defioj, la registaro de Hongkong aktive prenis rimedojn por redukti financan deficiton, multigi enlaboriĝojn kaj akceli ekonomian disvolviĝon. Samtempe Hongkong aktive akordigis ekonomian strukturon, altigis la proporcion de krea scienctekniko en ekonomia sistemo kaj prenis tion kiel estontan disvolvan direkton de hongkonga ekonomio.

Pri estonta disvolviĝo de Hongkong, estro de hongkonga Financa Departemento Henry Tang havas konfidon. Li diris,

"Hongkong plene utiligos siajn kondiĉojn, inkluzive de perfekta protekta sistemo de intelekta proprieto, bona financa medio kaj ampleksaj internaciaj kontaktiĝoj, prezentos servadon en la kampo de studado, sciencteknika ŝanĝiĝo kaj intelekta proprieto."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040