china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Praktikado de la politiko "Unu lando kun du socisistemoj" en Hongkong
(GMT+08:00) 2007-06-19 10:20:44
La 1-a de julio estos la memortago de la 10-a datreveno de ĉina restarigo de suvereneco super Hongkong. En la lastaj pli ol dek tagoj, niaj raportistoj faris raportadon pri la evoluado kaj ŝanĝiĝo de la reveninta Hongkong en la flankoj politika, ekonomia, kultura, sociviva kaj aliaj. Jen estas la raporto: Ili atestas praktikadon de la politiko "Unu lando kun du socisistemoj" en Hongkong.

La 1-an de julio 1997, Hongkong, spertinte centjaran zigzagon, revenis al la sino de la patrolando, la ĉina registaro restarigis plenumadon de suvereneco super Hongkong. Laŭ la "Baza Leĝo" de Hongkong, Ĉinio praktikos la politikojn "Unu lando kun du socisistemoj" kaj "Administrado de Hongkong per hongkong-anoj"; Hongkong tenos la antaŭajn kapitalisman sistemon kaj vivmanieron senŝanĝaj. Escepte de diplomatio kaj nacidefendo, Hongkong ĝuos altan aŭtonomecon.

Kia estos la perspektivo de Hongkong post la reveno? Kiel disvolviĝos la ekonomio kaj socio?

Pasis dek jaroj post la reveno de Hongkong al la patrolando. Kiaj estas la nunaj ekonomio kaj socio de Hongkong? Hongkong-ano nomata Liang Cuishan diris:

"Laŭ mi en Hongkong estas multe da ŝancoj por evoluado; Hongkong ja estas bona loko."

Hongkong-a entreprenisto sinjoro You Jin konsekvence restadas en Hongkong post ĝia reveno. Li iam maltrankviliĝis pro la reveno. Tamen nun li havas novan komprenon pri la evoluado de la ekonomio kaj socio de Hongkong:

"Tia maltrankvilo malaperis ĉe ni kelkajn jarojn post la reveno. Verdire, nia vivmaniero ne estis ĝenata dum tiel multaj jaroj. Hongkong-anoj iom post iom kutimiĝis al tio kaj ekhavis memfidon."

Kia estas la leĝsistemo de Hongkong post la reveno? Ni aŭskultu opinion de Fanxu Litai, prezidanto de Hongkong-a Leĝdona Konsilio:

"Plejparto de la leĝoj de Hongkong antaŭ la reveno restas validaj kun malmulte da amendo pro tio, ke artikoloj estas malsamaj ol la 'Baza Leĝo'."

Dum la raportado, niaj raportistoj perceptis la ĉarmon de la socio, kulturo kaj aliaj flankoj de Hongkong. Tie ankoraŭ estas multe da karakterizoj de okcidenta kulturo, la angla lingvo ankoraŭ estas ofciala lingvo. La akademia esplora etoso ankoraŭ estas libera kaj milda en altaj lernejoj kaj sciencesploraj institucioj de Hongkong.

Sinjoro Chen Bingxiang el la Hongkong-a Politekniko konigis al niaj raportistoj:

"Ne estas grava ŝanĝiĝo. Ekzemple, libereco de parolado kaj akademio restas kiel antaŭa. Mi ne sentas ĝenon kaj malpermeson al iu loko kaj al ia parolo."

Li diris ankaŭ, ke li naskiĝis, lernis kaj diplomitiĝis el universitato en Hongkong; li akiris magistrecon kaj doktorecon en Usono. Li vizitis multajn lokojn en la mondo, sed sentas Hongkong plej bona.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040