china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al universitatoj en Hongkong (foto)
(GMT+08:00) 2007-06-21 14:34:57

En la lastaj jaroj, pli kaj pli multaj studentoj de la interna loko de Ĉinio venis al Hongkong por peti instruadon en universitato. Do kia stato estas ilia lernado kaj vivado en Hongkong kaj kia diferenco estas universitatoj de Hongkong kaj de la interna loko? Okaze de dek-jariĝo de reveno de Hongkong, nia raportisto faras viziton al hongkong-a Sciencteknika Universitato.

La hongkong-a Sciencteknika Universitato situas en pejzaĝa golfo Qingshui de Hongkong. La universitato fondita en 1991, konsistas el pli ol 8 000 studentoj kaj inter ili pli ol 500 venas el la interna loko. Zhu Qing, kiu baldaŭ diplomiĝos en la kuranta jaro, venis al Hongkong en la jaro 2003. Li estas unu el unuaj studentoj, kiuj estis varbitaj de hongkong-aj universitatoj en la interna loko.

"Antaŭ kvar jaroj, ni venis al Hongkong kaj tiam ne ardis inklino de studentoj de la interna loko veni al Hongkong. Tial tiama konkurenco ne estis tiel intensa."

Zhu Qing petas instruadon en fako de konto kaj financo. Li pensis, ke plej granda diferenco de lernado en universitatoj de Hongkong kaj de la interna loko estas, ke en Hongkong oni havas pli vastan internacian horizonton kaj pli multe da interfluaj ŝancoj kun aliaj landoj, tio favoras al studentoj, kiuj lernas industrian kaj komercan administradon. Dum sia kvarjara lernado en hongkong-a Sciencteknika Universitato, en ferioj li povis sin ekzerci en kelkaj internaciaj kompanioj en Hongkong kaj li ankaŭ venis al iu usona universitato por lernado en duona jaro.

Zhu Qing diris, ke troviĝas multaj diferencoj pri kultura fono de Hongkong kaj la interna loko kaj li ankaŭ renkontis kelkajn ĝenaĵojn.

"Troviĝas kultura diferenco de la du lokoj, sed per pli da interfluo oni povas reciproke kompreni. Mi opinias, ke lernado en Hongkong taŭgas al homoj, kiuj volas akcepti alian kulturon."

Nun Zhu Qing trovis okupon en Hongkong kaj decidis sin disvolvi en Hongkong. Ĝenerale lernopago kaj vivkosto en Hongkong en ĉiu jaro estas malpli ol cent miloj da hongkong-aj dolaroj. Liu Zeting, kiu venis de Changchun al Hongkong por lernado en la pasinta jaro, dependas de stipendio de la hongkong-a Sciencteknika Universitato. Li donas lernopagon kaj loĝkoston per la stipendio kaj restaj 2 mil hongkong-aj dolaroj estas uzataj por lia vivado. Kompreneble oni devas doni klopodon por gajni stipendion. Se poentaro ne atingas postulon, stipendion estas nuligata en la dua jaro.

En la pasinta jaro, la hongkong-a Sciencteknika Universitato varbis 150 studentojn en la interna loko, inter ili pli ol dek studentoj povas gajni tutan stipendion. En ĉiu jaro, hongkong-aj universitatoj varbas pli ol mil studentojn en la interna loko kaj inter ili 10% da studentoj povas gajni tutan stipendion.

Estro de la hongkong-a Sciencteknika Universitato pri aferoj de ĉinaj studentoj kaj akademiaj aferoj doktoro Zhu Lijing diris, ke universitatoj de Hongkong kaj de la interna loko havas sian karakterizon. Antaŭ veno al Hongkong por lernado, studentoj devas koni staton en diversaj kampoj kaj konsideri, ĉu lernado en Hongkong taŭgas al ili.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040