china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekonomio de Hongkongo realigis sanan disvolviĝon post reveno
(GMT+08:00) 2007-06-21 16:45:50

Karaj amikoj, kiel centro de financo, komerco kaj navigacio en Azio kaj pacifika regiono, 10 jarojn post reveno, la ekonomia disvolviĝo de Hongkong ĉiam estas atentata. Kiel hongkonga ekonomio respondis al la defioj en la 10 jaroj? Kia estas la nuna stato kaj la estonteco de hongkonga ekonomio? Nia raportisto intervjuis financan estron de Hongkong Henry Tang Ying-yen.   

Henry Tang Ying-yen diris al raportisto, ke post reveno en 1997, per subteno de la centra registaro, komuna penado de hongkonganoj kaj zorgado kaj helpado de 1,3 miliardoj da samlandanoj, Hongkongo havas ampleksan reprosperiĝon en la lastaj jaroj.

"En la pasintaj 3 jaroj la ekonomio jaraveraĝe kreskis 7,6%. Tio estas malfacile akirebla por iu matura ekonomia sistemo. Kiam mi enoficiĝis kiel financa estro en aŭgusto de 2003, la senlaboriĝa kvanto estis 8,6%, plej alta en la historio. Lastatempe ni jam malaltigis ĝin je 4,3%, plej malalta en pasintaj 5 jaroj."

Tamen troviĝis multe da defioj por Hongkongo en la 10 jaroj. Henry Tang Ying-yen diris, ke en la 10 jaroj, la plej granda defio por Hongkongo estas azia financa krizo. Sinjoro Tang opinias, ke Hongkongo povas venki la krizon, ĉar la registaro de la speciala regiono tenas konfidon pri hongkonganoj kaj la laboro de la registaro. La alia kialo estas tio, ke amplekse konsultinte homojn en ĉiuj rondoj la hongkonga registaro publikigis iun plenumeblan buĝetan planon, stabiligis financan merkaton kaj bonigis la vivon de la popolanoj. Tial la hongkonga ekonomia sistemo ne estis detruita de granda premo.

Krom penado de la hongkonga registaro, sinjoro Tang ankaŭ menciis la subtenon de la centra registaro, precipe la subskribon de Aranĝo pri Pliintimaj Ekonomi-Komercaj Rilatoj inter Landinterno kaj Hongkongo. La aranĝo signifas, ke la ekonomiaj kaj komercaj interfluoj kaj kunlaboroj inter la landa interno kaj Hongkongo kaj Aomeno eniris en novan periodon. Pri tio sinjoro Tang kortuŝite diris,

"Per la aranĝo, ni povas akceli vojaĝon de ĉefteraj popolanoj al Hongkongo. Tio akcelas ankaŭ la liberan komercon de la du flankoj."

Henry Tang Ying-yen opinias, ke la centra registaro amplekse subtenas Hongkongon. La ekonomia disvolviĝo de Hongkongo intime rilatas al la ekonomia disvolviĝo de la landinterno. Tial kiam Hongkong prezentis novan proponon, ĝi ankaŭ pripensis la interesojn de la landinterno. Li opinias, ke la estonta disvolviĝo de Hongkongo devas fari kontribuon por disvolviĝo de la lando.

Hongkonga averaĝa ekonomia kresko en la pasintaj 3 jaroj superis 7%. Tamen okazis malaltiĝa tendenco de la kreska kvanto. Sed sinjoro Tang opinias, ke ne necesas maltrankvili pri tio.

"Longtempa altkreskado povos alporti multe da premo al iu merkata ekonomia sistemo. Tial ni ne atendas tian longtempan altkreskadon."

Sinjoro Tang ankaŭ esprimis, ke estas plej grave, kiel oni tenu longtempan kontinuigeblan disvolviĝon de Hongkongo. Hongkongo bezonas fari iujn planojn pri loĝantara maljuniĝo, kuraca kapitalkolektado kaj reformado pri edukado. Hongkongo unuflanke konsideras, kiel ĝi akordu kun la patrolando. Aliflanke ĝi konsideras ankaŭ, ke per la supereco de Hongkongo kaj la eminentuloj de la landinterno, ĝi povu realigi superecan reciprokan plenigon kaj komunan venkon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040