china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reveno de publika sento estas plej granda reveno
(GMT+08:00) 2007-06-21 16:50:38

Kiel konate, sinjoro Zeng Xianzi, membro de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, hongkong-a fama entreprenisto kaj kreinto de grupo Goldlion, estas patrioto. Renkontante raportiston, sinjoro Zeng memoris la scenon de transdona ceremonio de la hongkong-a reveno en 1997, kiun sinjoro Zeng persone travivis. Li diris, ke tiam li kaj multaj homoj plenas de larmoj. Li opiniis, ke en la lastaj dek jaroj post la reveno, Hongkong tenis stabilecon kaj progreson, ŝtatrekona sento de hongkong-anoj estas pli kaj pli forta, la reveno de la publika sento estas la plej granda reveno. Li diris:

"Komence, multaj hongkong-anoj ne havis fidon pri reveninta Hongkong, tial antaŭ la reveno multaj hongkong-anoj elmigris, sed ili pentis. Post la reveno de Hongkong, ili sinsekve revenis al Hongkong. Post la reveno, estas plej grave, ke la publika sento laŭgrade revenis al la patrolando, tio estas plej grava sukceso. La reveno de la publika sento estis enkorpigita per tio, ke multaj komercistoj kaj hongkong-anoj faris investon en la landinterno. Nun grandaj, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj eniris en la landinternon, la nombro estas tre granda kaj la enhavo tre riĉa. Laŭ tio, oni povas vidi, ke hongkong-aj entreprenaj rondoj kaj hongkong-anoj havas tre multan konon pri atingoj de patrolanda konstruado, samtempe ilia fido pri Hongkong post la reveno senĉese pliiĝis. Tial mi diris, ke la plej granda reveno estas la reveno de la publika sento."

Parolante pri la evoluado de la hongkong-a ekonomio, sinjoro Zeng opiniis, ke Hongkong disvolviĝis kiel internacia centro navigacia, komerca kaj financa, sed antaŭe ĝi nur estis malgranda fiŝadvilaĝo, tio dependas ne nur de diligento kaj strebo de hongkong-anoj, sed ankaŭ de subteno el la patrolando. Li diris:

"De la reformado kaj malfermo, grande disvolviĝas ĉina ekonomio, multaj komercaĵoj estas eksportitaj tra Hongkong, tial aperis la navigacia centro. Ĉar importado kaj eksportado de komercaĵoj, amaso de importado kaj eksportado devas dependi de la hongkong-a platformo, tial formiĝis la komerca centro. La komerca kaj navigacia centro ne deflankiĝas de la patrolanda evoluado."

Sinjoro Zeng diris, ke pro la statuso de navigacia kaj komerca centro, cirkulo de kapitalo estas granda, la hongkong-a financa centro estis garantiata. Li diris ankaŭ, ke iuj estas maltrankvilaj, ke sekve de la evoluado de la landinterna ekonomio, la hongkong-a statuso estos anstataŭita de Ŝanhajo kaj aliaj urboj, kaj Hongkong laŭgrade ĉemarĝeniĝos. Li opiniis, ke la maltrankvilo fundamente ne necesas, faktoj atestas, ke nur kiam se Ĉinio pli kaj pli grande disvolviĝas, Hongkong povas havi pli bonan evoluadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040