china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sukcesaj dek jaroj de Hongkong (foto)
(GMT+08:00) 2007-06-22 16:39:30

En la 1-a de julio estas dekjariĝo de fondiĝo de ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ĉe la sojlo de la dekjariĝo de reveno de Hongkong, nia raportisto faris intervjuon al ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan. Li montris, ke tiuj dek jaroj post reveno de Hongkong estas ĝiaj sukcesaj dek jaroj.

Zeng Yinquan diris, ke celebro al dekjariĝo de reveno de Hongkong estas granda afero, ĝi ne nur estas celebra programo, plej grave estas, ke Hongkong per la bonŝanco, faras resumon pri efektiviga stato de ŝtata politiko pri 'unu lando kun du socisistemoj' kaj pri ĝia manifestiĝo en la lastaj dek jaroj. Zeng Yinquan opinias, ke kvankam Hongkong pasigis neordinaran dek jarojn, la ŝtata politiko 'unu lando kun du socisistemoj' jam gajnis senprecedencan sukceson en Hongkong.

"'Unu lando kun du socisistemoj' estas neordinara koncepto kaj ne ekzistis antaŭe. Tiuj dek jaroj estis neordinara procezo kaj Hongkong estas pli solida kaj matura ol en 1997 kaj pli komprenas sian vojon en la estonteco. Pri la ŝtata politiko 'unu lando kun du socisistemoj', al ĉiuj estas klare. Tio estas senprecedenca sukceso."

Zeng Yinquan montris, ke de la dek jaroj depost reveno de Hongkong, origina vivmaniero de hongkong-anoj, inkluzive de valorkoncepto, libereco kaj leĝsistemo, pligrandiĝas. Plej grave estas, ke de la lastaj dek jaroj, en Hongkong aperas aktiva ŝanĝiĝo en politiko, ekonomio, popola vivo kaj socio. Nun Hongkong estas en plej bona nivelo de la lastaj 20 jaroj, socia etoso estas harmonia, popola vivo senĉese pliboniĝas kaj Hongkong plue tenas relative fortan internacian konkurencon. Tamen tiuj sukcesaj dek jaroj ne estis ĉiam sub konstanta favora vento. Pro azia financa ŝtormo en 1997 kaj sarso en 2003, ekonomio de Hongkong preskaŭ estis en malalta punkto. Zeng Yinquan diris al la raportisto, ke tiujn malfacilaĵojn Hongkong konkeris kaj post tiuj malfacilaĵoj, Hongkong estas pli matura.

Zeng Yinquan emfazis, ke de la lastaj dek jaroj, Hongkong ne povas disiĝi disde subteno de la ĉina centra registaro kaj popolanoj de la interna loko. Tial post ĉagreno, hongkong-anoj havas pli kaj pli profundan aproban senton al la ŝtato.

Hongkong, kiel grava financa, navigacia kaj komerca centroj de azipacifika regiono, ĉiam estas grava tereno por entreprenoj de la interna loko al la mondo. Kiel Hongkong plue ludu rolon por interligo de ekonomio de la interna loko kun la internacia ekonomio, Zeng Yinquan opinias, ke en efektivigo de disvolva programo de Hongkong en la estonteco, oni devas konsideri duoblajn venkojn de Hongkong kaj de la interna loko.

Zeng Yinquan diris, ke nun la ŝtato donas grandan bonŝancon al Hongkong, precipe en la "11-a Kvin-jara Projekto", la ĉina centra registaro difinis, ke necesas plue subteni Hongkong kiel internacian financan, komercan kaj navigacian centrojn. Tio jesis superecan aferon de Hongkong kaj gravan rolon en ŝtata disvolviĝo. Tial por disvolviĝo de Hongkong en la estonteco, Zeng Yinquan havas memfidon.

"Pri laboro en la estontaj kvin jaroj, ni ellaboris programon. Mi kredas, ke en la estontaj kvin jaroj, laborcentro de la registaro de la speciala administra regiono estos plenumi taskon ĉirkaŭ defio prezentita de mia politiko-aplika raporto en la pasinta jaro kaj certe rezultigos sukceson."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040