china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hongkong estas fiero de Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-06-25 16:06:07
La 1-a de julio de la kuranta jaro, dekjariĝos la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Antaŭ nelonge, nia raportisto faris intervjuon al s-ro Gao Siren, estro de agentejo de la ĉina centra popola registaro en Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Li akcentis, ke la orientilo "unu lando kun du socisistemoj" jam montras potencan vivipovon en Hongkong, kaj Hongkong estas fiero de Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

S-ro Gao Siren estas la plej altranga oficisto en Hongkong sendita de la centra registaro. Li montris, ke la dek-jara travivaĵo de Hongkong estis sufiĉe peniga, ĉar la azia financa krizo, la usona evento de "11-a de septembro", sarso kaj aliaj nefavoraj okazintaĵoj kaŭzis senprecedencajn malfacilojn al la ekonomio de Hongkong. Tamen Hongkong konkeris la malfacilojn unu post alia. Li diris:

"Kvankam la ekonomio de Hongkong suferis senprecedencajn malfacilojn, tamen subtenate de la centra registaro kaj gvidate de la registaro kaj administra ĉefo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, la hongkong-anoj plene elvolvis la bravan kaj strebeman spiriton, sukcesis trakti diversajn defiojn kaj konkeris ĉiujn malfacilojn, rezulte la ekonomio de Hongkong rapide restariĝis kaj progresis. Nuntempe la ekonomio de Hongkong sin trovas en la plej prospera periodo post ĝia reveno al la patrolando, ankaŭ la plej bona periodo de la ekonomia kvalito de Hongkong dum la lastaj 20 jaroj."

S-ro Gao Siren diris, ke sekve de la ekonomia prospero, ankaŭ la popola vivo de Hongkong senĉese pliboniĝas, la socio troviĝas en la harmonia atmosfero, rimarkinde leviĝis la takso de urbanoj al la administra ĉefo kaj registaro de la speciala administra regiono, kaj grandmezure altiĝis ilia konfido al la centra registaro. Ankaŭ la internacia konkurenca povo de Hongkong senĉese plifortiĝas, Hongkong vere estas brila perlo de Oriento kaj fiero de Ĉinio.

Kiel sciate, la orientilo "unu lando kun du socisistemoj" estas granda iniciato senprecedenca en la ĉina historio. S-ro Gao Siren diris, ke la dek jaroj de reveno de Hongkong al la patrolando estas ankaŭ dek jaroj de sukcesa praktikado de la orientilo "unu lando kun du socisistemoj". Post kiam Hongkong revenis al Ĉinio, la centra registaro firme kaj senŝanceliĝe praktikas tiun orientilon. En unu lando, du socisistemoj kunekzistas harmonie, ankaŭ la orientiloj "administrado de Hongkong pere de hongkong-anoj" kaj "alta aŭtonomeco" estas ĉiuflanke praktikataj. S-ro Gao Siren diris:

"Iuj personoj iam esprimis dubon pri tio, ĉu oni povas vere praktiki la orientilon 'unu lando kun du socisistemoj', ĉu Ĉinio povas daŭre teni prosperon kaj stabilecon de Hongkong. Praktikado de dek jaroj pruvis, kaj tiu orientilo akiris grandegan sukceson, montris sian potencan vivipovon, kaj Hongkong daŭre tenas sian prosperan kaj stabilan evoluadon."

Estante internacia financa, navigacia kaj komerca centro, Hongkong estas grava platformo por landinternaj entreprenoj iri al la mondo. Nun la rilatoj de Hongkong kaj la landa interno pli kaj pli intimiĝas, kaj jam formiĝis bona situacio de komuna evoluado kaj komuna progreso.

En la ĉina "11-a kvinjara projekto", la ĉina centra registaro daŭre subtenas kaj helpas Hongkong teni la statuson de internacia financa, navigacia kaj komerca centro.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040