china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Skize pri traktado inter Ĉinio kaj Britio pri Hongkong
(GMT+08:00) 2007-06-26 15:27:52

Septembre de 1982, sinjorino Margaret Hilda Thatcher, la tiama brita ĉefministro, vizitis Ĉinion, tio inaŭguris la traktadon inter la du landoj pri la estonteco de Hongkong.

Post la unua traktado, la du flankoj publikigis koncizan deklaron, ke ambaŭ konsentis per diplomatia vojo interkonsultiĝi plu pri la estonteco de Hongkong. La ĉina novaĵagentejo Xinhua aldonis: "Starpunkto de la ĉina registaro pri repreno de la suvereneco de Hongkong estas eksplicita kaj konata."

La dua traktado okazis en Pekino en la 12-a kaj 13-a de julio de 1983. Post la traktado en la novaĵa-komuniko la du flankoj esprimis, ke la traktado estas utila kaj konstruiva.

Sed en traktado de la unua periodo inter la du flankoj ekzistis granda diverĝo pri suvereneco kaj regpovo, tio maltrankviligis loĝantojn en Hongkong. Post la 4-a traktado en la 22-a kaj 23-a de septembro de 1983 aperis la tajdo de aĉetado en Hongkong. Loĝantoj svarmis en vendejoj kaj bankoj por aĉeti nutraĵojn aŭ konverti la hongkong-an dolaron en la usonan. La 24-an de septembro la kurzo falis ĝis unu usona dolaro kontraŭ 8,6 hongkong-aj dolaroj. Poste la hongkong-a registaro proklamis ŝanĝiĝon de monsistemo, kaj difinis la devigan kurzon de 7,8 honkong-aj dolaroj kontraŭ unu usona dolaro.

En la 19-a kaj 20-a de oktobro de 1983 okazis la 5-a traktado inter la du flankoj. Poste en novaĵakomuniko refoje aperis la adjektivoj "utila" kaj "konstruiva".

Decembre de 1983 post la 7-a traktado la du flankoj konfesis, ke la traktado jam iris en novan periodon.

Aprile de 1984 la tiama brita eksterafera ministro Richard Edward Geoffrey Howe atingis Hongkong-on post vizito en Pekino. Li publikigis deklaron, ke Britio jam decidis rezigni la suverenecon regi super Hongkong post la jaro 1997. La deklaro diras, ke estas nereale, ke oni atingu interkonsenton pri plua regado de Britio super Hongkong post 1997.

Junie de 1984 la traktado troviĝis en la lasta periodo. Julie Richard Edward Geoffrey Howe refoje vizitis Pekinon. La 1-an de aŭgusto li atingis Hongkong-on. En gazetara akcepto li anoncis, ke Britio kaj Ĉinio jam konsentis pri kompendio kaj ĉefaj klaŭzoj de interkonsento.

La 26-an de septembro de 1984 en Pekino, Ĉinio kaj Britio subskribis komunan deklaron pri la hongkong-a estonteco.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040