china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internaciaj personuloj pozitive taksis dekjariĝon de reveno de Hongkong al patrujo
(GMT+08:00) 2007-06-28 16:18:11
La 1-a de julio estos la tago rememora al dekjariĝo de establiĝo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ŝanĝiĝo de Hongkong post la reveno estas intime atentata de internaciaj personuloj. Kiel ili rigardas ŝanĝiĝon kaj disvolvon de Hongkong post la reveno al la patrujo?

Profesoro Li Cheng, esploristo pri Ĉinio kaj internaciaj rilatoj en Brookings-Instituto en Usono, opiniis, ke de la lastaj 10 jaroj, plenumo de politiko "unu lando kun du soci-sistemoj" estas ege sukcesa.

(sono parolo de profesoro Li Cheng)

"Ĝenerale dirite, la politiko de 'unu lando kun du soci-sistemoj' estas ege sukcesa en Hongkong. Ne nur mi, kiel ekstera observa erudiciulo, sentas tion, sed ankaŭ hongkong-anoj fundamente diros tion al vi, se vi faros intervjuon al ili."

Laŭ la opinio de profesoro Li Cheng, politike, fundamentaj libereco kaj informa malfermeco de Hongkong estas konservataj; ekonomie, disvolvo de Hongkong de la pasintaj dek jaroj estas multe pli bona ol la supozita antaŭ la reveno. Ĝenerale dirite, senĉese sin disvolvas hongkong-a demokratio.

S-ro Shi Jiuyong, ĉin-devena juĝisto en Internacia Juĝejo en Nederlando, kiel leĝa konsilisto de la ĉina Miniterio pri Eksteraj Aferoj, iam persone partoprenis en la totala procezo de ĉin-brita intertraktado pri hongkong-a problemo kaj skiza laboro de ĉin-brita komuna deklaro. Li diris, ke fakto pruvis, ke de la lastaj jaroj post la reveno, Hongkong plue tenas statuson de internacia centro financa, komerca kaj navigacia. Tio estas tute atribuata al firma kaj efika plenumo de la politiko "unu lando kun du soci-sistemoj". Li, kiel specialisto de internaciaj leĝoj, opiniis, ke ĉu laŭ leĝteorio ĉu laŭ praktika rezulto, la reveno de Hongkong enkorpigas pravecon kaj vivecon de la politiko.

(sono parolo de s-ro Shi)

"'Baza Leĝo' de Hongkong estis ellaborita laŭ ĉin-brita komuna deklaro. La leĝo tute enkorpigas enhavon de la komuna deklaro, tial ĝi estas tute ĝusta. Tio certe pruvis pravecon de la politiko. 'Baza Leĝo' kaj 'Komuna Deklaro' havas propran vivecon."

Pozitiva ŝanĝiĝo de Hongkong post la reveno estis populare jesata de la internacia socio. S-ro Shi diris al raportisto, ke el sinteno de hongkongaj oficistoj kaj popolanoj oni vidas, ke plejparto de ili estas kontenta je la nuntempa situacio de Hongkong. Li diris:

(sono parolo de Shi)

"Hongkong-anoj komence havis maltrankvilon, tial ili elmigris al Aŭstralio, Usono kaj Kanado. Tamen pasis dek jaroj depost la reveno de Hongkong, multaj elmigrintoj revenis. Ankaŭ miaj kelkaj parencoj elmigris al Aŭstralio kaj Kanado, tamen ili ĉiuj revenis al Hongkong. Tio pruvis pravecon kaj vivecon de la politiko 'unu lando kun du soci-sistemoj'.

S-ro Jack Maisano, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco, ĝoje rakontis al raportisto disvolvon de la Usona Ĉambro de Komerco en Hongkong en la lastaj dek jaroj. En la lastaj 18 jaroj, la Usona Ĉambro de Komerco ĉiujare faris enketon kaj esploris opiniojn de membroj pri hongkong-a ĝenerala komerca medio. En la lastaj kvin jaroj, takso pri la hongkong-a komerca medio estis la plej optimistiga. Li diris, ke Hongkong tenas stabilecon kaj prognozeblecon. Brila estas la estonteco de Hongkong el hodiaŭa situacio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040