china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Evoluinta kaj plurkanala komunikado en Hongkong
(GMT+08:00) 2007-06-29 15:52:16

Evoluintas la hongkonga publika komunikado. La gazetaro kaj radio ĝuas plenan liberecon de parolo. Pro la rapida kaj altefika laborado de komunikaj kolegoj, hongkonganoj plej frue informiĝas pri diversaj lokoj de la mondo.

Hongkong estas unu el la aziaj regionoj kun plej multaj ĵurnalo-legantoj. Iuj sufiĉe multe legataj ĵurnaloj distribuiĝas malproksimen al transmaraj ĉin-devenulaj socioj, inter ili pluraj presiĝas kaj distribuiĝas ekster Hongkong.

Nun en Hongkong eldoniĝas 697 magazinoj, inkluzive de 430 ĉin-lingvaj. Tiuj periodaĵoj estas vastaj je enhavo kaj variaj je temoj.

Tie televido estas amuzilo plej ŝatata de la urbanoj. Spekteblas pli ol 40 lokaj kaj eksteraj televidaj kanaloj en malsamaj lingvoj. En Hongkong funkcias du lokaj senpagaj televidaj servaj institucioj, t.e., Radio-Televida Limigita Kompanio kaj Azia Televida Limigita Kompanio. Ili elsendas programojn kaj en la ĉina lingvo kaj en la angla. Ankoraŭ estas kvin lokaj pagendaj televidaj servaj institucioj kaj ses eksteraj.

En Hongkong 3 radioj elsendas programojn ĉin- kaj angl-lingvajn en 13 kanaloj kun 2 000 horoj semajne.

Ĉiuj ĵurnaloj kaj gazetoj ĉu en la ĉina lingvo, ĉu en la angla, estas senescepte superrigardataj de Hongkonga Kolega Sindikato. Dum la komercaj televidstacioj kaj radioj estas superrigardataj de Hongkonga Radia Administracio; sub ĝi estas Apelacia Komitato, kiu respondecas pri plendoj de la urbanoj pri televido kaj radio.

Hongkong ankaŭ estas grava prescentro. Libroj kaj gazetoj de multaj lokoj de la mondo, inkluzive de ĉinaj internaj, taiwan-aj kaj usonaj, britaj kaj aliaj, estas presataj en Hongkong.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040