Antaŭtagmeze de la 30-a de junio, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la ĉina Centra Militafera Komisiono, vizitis mararmean bazon de Hongkong, kaj revuis trupojn de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkong.
La revuo komenciĝis je la 10-a horo. Honora gvardio konsistanta el ĉirkaŭ 1 900 oficiroj kaj soldatoj, kaj falangoj de diversaj trupoj kaj helikopteroj akceptis la revuon de Hu Jintao.
Post la revuo en kazerno de trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkong, Hu Jintao intervidiĝis kun oficiroj. |