china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Solene okazis ceremonio celebra al dekjariĝo de reveno de HK al patrolando(foto)
(GMT+08:00) 2007-07-01 17:17:16

En la 1-a de julio en hongkong-a centro por kunveno kaj ekspozicio, solene okazis ceremonio celebra al dekjariĝo de reveno de Hongkong al patrolando kaj enoficiĝa ceremonio de la 3-sesia registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ĝenerala sekretario de centra komitato de Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de centra militafera komisiono Hu Jintao ĉeestis al la ceremonio kaj faris gravan parolon.

En la 1-a de julio de 1997, la ĉina registaro restarigis plenumadon de la suvereneco al Hongkong, kaj oficiale fondiĝis Hongkong-a Speciala Administra Regiono. La centro ĝuste estis loko, en kiu oni okazigis ceremonion de alterno de regpotenco en tiu jaro. Hodiaŭ regas aparte solena etoso en la halo. Je la 9-a horo, ceremonio komenciĝis akompanate de grandioza nacia himno. Unue sinjoro Zeng Yinquan ĵuris enoficiĝon kaj prezidanto Hu Jintao kontrolis la enoficiĝon.

Sekve ĉefaj oficistoj de la 3-sesia registaro kaj membroj de administra asembleo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono respektive ĵuris la enoficiĝon.

Sekve Hu Jintao faris parolon. Li diris, ke tiuj dek jaroj depost reveno de Hongkong al la patrolando estas neordinaraj dek jaroj. En tiuj jaroj, la ĉina centra registaro efektivigis orientilojn pri "unu lando kun du socisistemoj", "regado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj "alta aŭtonomeco", serioze agadis laŭ baza leĝo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj senŝanceliĝe protektis prosperon kaj stabilecon de Hongkong. De tiuj dek jaroj post reveno de Hongkong, aferoj de Hongkong gajnas grandan progreson, interfluo kaj kunlaboro kun la ĉina interna loko senĉese profundiĝas kaj ekstera kontakto tago post tago oftiĝas. Li diris:

"En la nuna Hongkong, socio tenas stabilecon, ekonomio estas pli prospera, demokratio orde disvolviĝas, popolanoj trankvile vivas kaj laboras kaj ĉie regas prosperiĝa fenomeno. Fakto sendisputable atestas, ke la orientilo pri "unu lando kun du socisistemoj" estas ĝusta, hongkong-aj samlandanoj havas saĝon kaj kapablon fari administron kaj konstruon de Hongkong. Patrolando estas firma apogilo por prospero kaj stabilo de Hongkong.

Hu Jintao diris, ke se personoj el hongkong-aj diversaj rondoj ĉiam prenas kompletajn kaj longdaŭrajn interesojn de Hongkong kiel la ĉefan celon, rigardas ŝtatajn interesojn kiel la gravan, racie faras interfluon, serĉas komunaĵojn dum rezervo de diferencoj, ili certe senĉese akcelas ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj kune ĝuos frukton de la disvolviĝo. Hu Jintao diris, ke antaŭenpuŝo de afero de "unu lando kun du socisistemoj" bezonas komunan klopodadon de la ĉina centra registaro, registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj de hongkong-aj samlandanoj. Li reasertis:

"La ĉina centra registaro plue senŝanceliĝe efektivigos kaj praktikos orientilojn pri "unu lando kun du socisistemoj", "regado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj "alta aŭtonomeco", serioze agados laŭ baza leĝo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, tutforte subtenos laŭleĝan plenumadon de administra ĉefo kaj registaro de la speciala administra regiono, tutforte subtenos hongkong-an ekonomian evoluon, plibonigon de la popola vivo kaj demokratian antaŭenpuŝon, kaj tutforte akcelos interfluon kaj kunlaboron inter la ĉina interna loko kaj Hongkong en kampoj de ekonomio, eduko, scienctekniko, kulturo, higieno kaj sporto, kaj aktive subtenos kontakton de la speciala administra regiono kun la ekstera mondo. Unuvorte la orientilo de la ĉina registaro pri Hongkong celas tion, ke Hongkong kaj hongkong-aj samlandanoj havu pli bonan estontecon."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040