china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Alte evoluinta financa afero de Hongkong
(GMT+08:00) 2007-07-03 10:46:02

Hongkong, kiel internacia financa centro de la azi-pacifika regiono, posedas alte evoluintan financan funkcian sistemon. Post la reveno al la patrolando, dank' al reformado kaj kreado ĝia financa afero multe progresas, liveras al lokaj kaj internaciaj investantoj ankoraŭ pli ampleksan servadon kaj la pozicio de internacia financa centro firmiĝas tago post tago.

La hongkonga financa merkato sin karakterizas per multa cirkulado kaj funkcias sub kontrolado efika kaj alte travidebla kaj la kontrolaj reguloj konformas al la internacia normo.

La registaro de la Hongkonga Speciala Administra Regiono, kun libera merkata ekonomio, rigore observas la principon laŭeble ne interveni en la funkciadon de la financa merkato kaj klopodas por provizi financan institucion per medio favora al ĝia funkciado. Per siaj politiko de malalta imposto kaj simpla imposta sistemo, Hongkong liveras al diversspecaj komercaj entreprenoj ankoraŭ pli multe da memdecida rajto kaj kreada spaco; kaj la perfekta leĝosistemo garantias la justan konkurencon sur la merkato, kio altiras al Hongkong grandan nombron da fremdlandaj financaj institucioj, tiel ke la hongkonga financa afero konsekvence tenas viglecon al senĉesa progresado.

En Hongkong jam formiĝis financa funkcia sistemo, inkluzive de banka sistemo, merkatoj fremdvaluta, monbileta, borsa kaj ŝulda, komerco pri oro kaj arĝento, asekuro, administrado pri investo kaj similaj, kiuj estas kaj sendependaj kaj reciproke apogaj kaj interkompletigaj kaj kune liveras garantion al glata cirkulado kaj revaluto de kapitalo.

Kiel unu el la plej grandaj bankaj centroj de la mondo, Hongkong posedas 251 proprajn kaj eksterlandajn bankojn kaj deponejojn. Krom deponado tiuj bankoj ankoraŭ sin okupas pri komerca monkolektado, kompania financo, individua financo, borso, negoco pri oro kaj arĝento kaj aliaj. En Hongkong estas 114 eksterkapitalaj bankoj, interalie, 77 viciĝas inter la 100 pintaj bankoj de la mondo. En 55% de la banka profesia afero de Hongkong funkcias fremdaj valutoj, ĝis la fino de la pasinta jaro la bankoj tenis transmaran kapitalon je 419,5 miliardoj da usonaj dolaroj.

La hongkonga fremdvaluta merkato estas matura, la negoco vigla kaj laŭ la negoca sumo okupas la sepan lokon de la mondo. Tie ne estas fremdvaluta limigo, do hongkongaj investantoj povas fari negocon dum 24 horoj ĉiutage sur diverslokaj fremdvalutaj merkatoj de la tuta mondo, tio estas tre grava por akceli disvolviĝon de la fremdvaluta merkato.

Sur la hongkonga akcia merkato, multe atentata de internaj kaj eksteraj investantoj, funkcias 755 kompanioj kaj la totala monsumo atingis 3 800 miliardojn da hongkongaj dolaroj, la merkato estas unu el la 10 pintaj akciaj merkatoj de la mondo. Kun disvolviĝo de informaj scienco kaj tekniko, de la lastaj jaroj, hongkongaj borsoj pli kaj pli renovigas teknikon, jam realiĝis aŭtomata orda matĉo, interretiĝis investantoj, makleristoj kaj borsoj, tio multe altigas la efikecon de la merkato. Nun hongkonga borso interkonsiliĝas kun internacie ĉefaj borsoj por krei kondiĉon al universala akcia negoco dum 24 horoj.

De la lastaj jaroj rapide disvolviĝas la hongkonga ŝulda merkato, kiu jam estas merkato kun la plej alta cirkulado en Azio. Ĉe la fino de la jaro 2001 la sumo de nepagitaj biloj kaj obligacioj superis 113 miliardojn da hongkongaj dolaroj kaj la taga averaĝa negoca sumo de tiuj biloj kaj obligacioj atingis 21,1 miliardojn da hongkongaj dolaroj.

Hongkong ĉiam alte atentas administradon super la financa merkato kaj jam formis kompleton da financa administra sistemo. La ĉefaj administraj institucioj, kia Financa Administracio, akomodiĝas al la disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de la merkato, de tempo al tempo revizias kaj perfektigas koncernajn regulojn kaj sistemojn por protekti kaj altigi la pozicion de Hongkong kiel internacia financa centro.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040