La 1-an de julio, grandaj pandoj "Lele" kaj "Yingying", donacitaj de la ĉina centra registaro al Hongkong, oficiale renkontis la publikon en Hongkong-a Oceana Parko. La parko esprimis, ke pli ol 20 000 homoj tiutage faris viziton al la du grandaj pandoj.
Por rigardi la pandojn, nemalmulte da urbanoj kaj vojaĝantoj speciale frue atingis la parkon. Antaŭ malfermo de la parko, preskaŭ 5 000 homoj atendis ekster la parko. Tio ja estas pompa spektaklo neniam aperinta en la pasinteco. Tial, la parko speciale anticipe malfermis la pordon kaj enlasis atendantojn en la parkon. |