china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj amaskomunikiloj atentas pri Hongkong
(GMT+08:00) 2007-07-05 16:33:33
La 1-a de julio estas memortago de la 10-a datreveno de replenumo de suvereneco super Hongkong fare de la ĉina registaro kaj oficiala fondiĝo de la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono. En la lastaj dek jaroj, sukcese praktikiĝis en Hongkong la orientilo "unu lando kun du soci-sistemoj", "administrado de Hongkong per hongkong-anoj" kaj alta aŭtonomeco; Hongkong ankoraŭ restas prospera kaj stabila. Al tio donas altan takson transmaraj amaskomunikoj, kiaj tiuj de Germanio, Hindio, Japanio, Korea Respubliko kaj Britio. Bonvole aŭskultu ĉirilatan detalan raporton.

La 2-an de julio, la radio Voĉo de Germanio publikigis komenton. La komento opinias, ke antaŭ dek jaroj kiam Britio redonis al Ĉinio la suverenecon super Hongkong, ne mankis pesimisma antaŭdiro pri la futuro de Hongkong; tamen tiuj antaŭdiroj plejmulte ne fariĝis realaj. Post la reveno, Hongkong ne perdas sian pozicion de financa centro, hongkong-anoj ankoraŭ ĝuas liberecon de parolado. Krome, estas observata la promeso de la ĉina centra registaro pri tio, ke la hongkong-a socia sistemo restas senŝanĝa dum 50 jaroj.

En la 2-a de julio, la germana ĵurnalo Berlina Ĵurnalo diras en sia komento, ke gvidate de la ĉina centra registaro kaj la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, la hongkong-a ekonomio ankoraŭ estas prospera. En la jaro 2006 la pokapa totala enlanda produktovaloro de Hongkong atingis 38 000 usonajn dolarojn kaj kreis novan rekordon de la historio. Se oni diras, ke Ŝanhajo estas la financa centro de la ĉina ĉeftero, do "Hongkong estas flugilo por ĉinaj eksteraj financo kaj komerco."

La 1-an de julio, la hinda ĵurnalo Hindu diras en sia raporto, ke pro la orientilo "unu lando kun du soci-sistemoj", pli kaj pli multaj hongkong-anoj partoprenas en politiko, ankaŭ la politika reformado de Hongkong iras plu, kaj cetere, ankaŭ la hongkong-a ekonomia disvolviĝo estas rimarkinda.

La 1-an de julio, la japana ĵurnalo Asahi Shinbun publikigis ĉefartikolon. La ĉefartikolo diras, ke multe da hongkong-anoj ne trankviliĝis, kiam la ĉina registaro proklamis la orientilon "unu lando kun du soci-sistemoj". Pasis dek jaroj, ili estas trankvilaj, multaj hongkong-anoj, kiuj migris al Kanado kaj aliaj landoj, revenis al Hongkong.

De la 26-a ĝis la 29-a de junio, la japana ĵurnalo Yomiuri Shinbun presis en la kvar tagoj specialan rubrikon "10 jaroj de Hongkong post reveno" kaj konigis la grandajn ŝanĝiĝojn de Hongkong en la lastaj dek jaroj post la reveno. En la rubriko oni diras, ke de la lastaj dek jaroj post la reveno, pli kaj pli fortiĝas la aparteneco de hongkong-anoj al la ŝtato, pli kaj pli multaj hongkong-anoj fieras pro sia statuso de ĉino.

La ĵurnalo de Korea Respubliko Choson Ilbo presis en la 2-a de julio raporton sub la titolo: "Estos ankoraŭ pli bela la estonteco de Hongkong – intervjuo al Zeng Yinquan, administra ĉefo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono". La artikolo diras, ke intervjuate, Zeng Yinquan estas plena de fiereco pro la atingoj kaj sukcesoj akiritaj de Hongkong en la pasintaj dek jaroj post la reveno kaj estas plena de fido al la estonteco de Hongkong.

La 30-an de junio, la brita semajna gazeto "Ekonomikisto" diras en sia artikolo, ke post reveno al la patrolando Hongkong ankoraŭ povas teni sian distingiĝan vivmanieron. Oni povas diri, ke tiu ĉi senprecedenca eksperimento estas sukcesa. Dum tiuj dek jaroj post la reveno, Hongkong spertis seriozajn defiojn, kiaj la azia financa krizo, sarso kaj birda gripo, tamen ĝi eltenis la provojn, la nuna hongkong-a ekonomio troviĝas en la plej bona periodo de la lastaj 20 jaroj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040