china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Militista uniformo 2007, pli distingiĝa, pli bela
(GMT+08:00) 2007-07-26 15:57:21

Sankciite de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Milita Komitato, de la 1-a de aŭgusto, la ĉinaj armeanoj sinsekve portos militistan uniformon 2007.

La militista uniformo 2007 konsistas el ceremonia vesto, ĉiutaga vesto, trejna vesto kaj simbola vesto kun 644 specoj. La ceremonia vesto inkluzivas oficiran, honorgvardian, militist-bandan kaj artistan. La ĉiutaga vesto inkluzivas printemp-aŭtunan, someran kaj vintran. La trejna vesto inkluzivas trejnan ĉapon, ĝeneralan kamuflan veston, dezertan kamuflan veston, trejnan surtuton kaj militistan boton. Aldoniĝis al simbola vesto brutsigno, nomkarto, rangkarto, brakomarko, rubando kaj similaj.

Rilate al tipo, referencinte la ŝtatan normon de vesta tipo, oni denove ellaboris ses seriojn de tipoj de militista ĉapo, ceremonia vesto, ĉiutaga vesto, trejna vesto, trikita vesto kaj militistaj ŝuoj. Unueciĝis la normo de militista uniformo kaj la ŝtata.

Sur la bazo de la avantaĝoj de la militista uniformo 1997, oni alprenis multe da novaj teknikoj, materialoj kaj tegnologioj por la militista uniformo 2007. La speca projektado estas des pli perfektigita kaj kompletigita, la stilo de ĝenerala projekto, delikata kaj simpla, la fasono, pli moderna, la koloro, pli harmonia kaj serioza. La terarmeana uniformo estas verda, la mararmeana malhele blua, la aerarmeana uniformo estas pli malhele blua ol la nuna blu-griza.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040