china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉina armeo eniris en novan epokon
(GMT+08:00) 2007-07-26 16:41:48

Akceptante intervjuon de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, s-ro Peng Guangqian, esploristo de Ĉina Milita Scienca Instituto, opiniis, ke komunaj militaj manovroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj de la lastaj jaroj montris, ke la ĉina armeo eniris en epokon de "arme-konstruado kun pordo-malfermo".

"Malfermo de la ĉina armeo estas samtempa kun malfermo de la ŝtato." S-ro Peng Guangqian diris, "Jam pasis la epoko ke oni faris militaferan konstruadon kun fermita pordo." Laŭ lia opinio, la ĉina armeo ne havas avantaĝon en monda militafera reformado. Alveno de informadika epoko alportis strategian ŝancon por ke la ĉina armeo utiligu ĉiujn civilizajn fruktojn kaj mallongigu "epokan distancon" kun armeoj de evoluintaj landoj.

Li opiniis, ke diversspecaj kaj diversskalaj komunaj militaj manovroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj ne nur plivastigis kunlaboran kanalon de armeoj, profundigis duflankajn militaferajn rilatojn, sed ankaŭ estas utilaj por ke la ĉina armeo referencu militan sperton de alilandaj armeoj kaj altigu sian militan nivelon.

Depost la jaro 2000, la ĉina armeo laŭpaŝe faras duflankajn kaj plurflankajn komunajn militajn manovrojn kaj samtempe invitas observantojn de alilandaj armeoj al ĝiaj manovroj. Antaŭ ol Ĉinio kaj Usono faris surmaran komunan savan manovron, la ĉina armeo jam faris dekkelkajn duflankajn aŭ plurflankajn komunajn militajn manovrojn.

En novembro de 2000, manovro de la ĉina armeo estis unuafoje malferma al la ekstero kaj delegacio de la usona armeo laŭinvite vizitis la manovron. En 2002, 2003, 2004 la ĉina armeo faris kontraŭterorismajn militajn manovrojn respektive kun Kirgizstano, membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj Pakistano.

Ĉinio ne nur faris surmarajn savadajn manovrojn respektive kun Britio, Francio, Pakistano, Hindio kaj Aŭstralio en propra mara areo, sed ankaŭ faris komunajn savadajn manovrojn respektive kun Pakistano, Hindio kaj Tajlando en la jaro 2005.

En aŭgusto de 2005, Ĉinio kaj Rusio okazigis la unuafojan komunan militan manovron kun la kodo de "Paca Misio—2005" kaj tio kreis la plej grandan skalon de militaj manovroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. En septembro de 2006, la ĉina mararmeo sukcese faris la unuafojan surmaran savan manovron kun la usona mararmeo.

"Komunaj militaj manovroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj havas ne nur altiĝantan frekvencon kaj grandiĝantan skalon, sed ankaŭ vastan kaj profundan kunlaboron kun riĉiĝanta enhavo." S-ro Peng Guangqian diris, "La tendenco klare montris, ke la ĉina armeo fariĝis pli malferma, pli klara kaj ankaŭ pli fida en la monda sceno."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040