china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Honor-Gvardio ter-, mar- kaj aer-armea de Ĉina Popola Liberiga Armeo
(GMT+08:00) 2007-07-26 17:08:54

La kvaran de marto 1946, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis fondi honor-gvardion por renkonti supergeneralon Marshall, specialan senditon de usona prezidento kaj por manifesti la forton de la popola armeo en la Liberigita Regiono. Oni elektis 500 soldatojn el iu regimento garnizonanta en Nanniwan kaj organizis honor-gvardion unuan en la historio de nia armeo. Fine de oktobro 1949 prezidanto Mao Zedong instrukciis al la centra gardista regimento transformi la unuan roton de la gardista bataliono honor-gvardia roto, kiu portos honor-gvardian taskon, kiam fremdlandaj ambasadoroj transdonas akreditaĵon. La 16-an de oktobro de la sama jaro, la honor-gvardia roto unuafoje aperis en la ceremonio, en kiu sovetunia ambasadoro al Ĉinio prezentis al prezidanto Mao Zedong akreditaĵon.

En la jaro 1952, tiama ĉefministro Zhou Enlai oficiale ekorganizis honor-gvardion, laŭ instrukcio de prezidanto Mao Zedong. La 29-an de junio 1953 la honor-gvardio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo estis oficiale fondata. La 12-an de novembro de la sama jaro, korea ĉefministro Kim Il Sun vizitis Ĉinion, la nove fondita honor-gvardio bonvenigis unuan fremdlandan ŝtatestron. En la jaro 1956 la honor-gvardio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo oficiale transformiĝis kiel ter-, mar- kaj aer-armea honor-gvardio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040