china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Brila Historio
(GMT+08:00) 2007-07-26 19:14:59

La 1-an de aŭgusto estas 80-jariĝo de establiĝo de Ĉina Popola Liberiga Armeo. En la 80 jaroj, grandiĝis kaj fortiĝis la armeo. Ĝi faris grandan kontribuon por liberigo de la ĉina popolo kaj paco de la mondo. En hodiaŭa programero, ni kune rememoru la brilan historion de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

En la komenco de la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, militaristoj reciproke militis. Nova militaristaro Kuomintango reprezentis interesojn de bienuloj kaj kapitalistoj. Ordinaraj popolanoj rifuĝis kaj malsatis. La Komunista Partio de Ĉinio fondita en 1921 reprezentis interesojn de ĉinaj kamparanoj, laboristoj kaj ordinaraj popolanoj. Post perfido de Kuomintango kaj sanga buĉado, junaj komunistoj sciis la gravan signifon por gajni regpotencon per armea forto. Ili decidis lanĉi armitan ribelon kaj establi sian popolan armeon. Studisto de Ĉina Akademio pri Milita Scienco sinjoro Jiang Ying konigis,

"Ĉina Popola Liberiga Armeo fondiĝis en la 1-a de aŭgusto, 1927, sur la bazo de Nanchang-Ribelo kaj armitaj ribeloj en diversaj lokoj. Tiuj ribeloj simbolas naskiĝon de la popola armeo. Ni difinis, ke la 1-a de aŭgusto estu naskiĝtago de la popola armeo, ĉar okazis Nanchang-Ribelo tiutage. Ĝi estas unua armita batalo sendepende gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio."

En la komenco de establiĝo de la armeo, Ĉina Popola Liberiga Armeo nomiĝis Ĉina Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj. Troviĝas ruĝa pentagramo sur ilia ĉapelo. La soldatoj de Ruĝa Armeo venis de malriĉaj popolanoj. Iliaj armiloj estis nebonaj, tamen ili estis tre bravaj. La soldatoj propagandis al ordinaraj popolanoj rezonojn pri revolucio, konfiskis teron de bienuloj kaj disdonis la teron al kamparanoj senteraj. Ili samtempe konstruis revoluciajn bazlokojn kaj gajnis subtenon de la popolo. Fortiĝis la Ruĝa Armeo en tiu periodo.

Tiam Kuomintango konsideris la popolan armeon gvidatan de Komunista Partio kiel malamikon. Ili faris ĉirkaŭekstermadon per progresintaj armiloj kaj klopodis por elimini la Ruĝan Armeon. Tamen sub la subteno de la popolanoj kaj ĝusta gvidado pri strategio, la Ruĝa Armeo venkis 4 ĉirkaŭekstermadojn per plimalforta forto. Sed en la 5-a ĉirkaŭekstermado, pro diverĝo kaj konflikto en interno de la Komunista Partio, la Ruĝa Armeo malsukcesis. Por teni la forton, en 1934, la Ruĝa Armeo devigite faris strategian translokiĝon. Ili ekiris de Jiangxi-provinco kaj Fujian-provinco kaj marŝadis 25 milojn da lioj en 2 jaroj. La ruĝarmeanoj grimpis sur neĝmonton kaj piediris sur herbejo. Ili evitis ĉirkaŭekstermadon kaj aeratakadon de Kuomintango kaj sukcese atingis Yan'an en Shaanxi-provinco. Usona raportisto Edgar Snow skribis en sia libro, ke iu retirado eble kaŭzonta frakasiĝon fariĝis sukcesa marŝado.

87-jara maljunulo He Chengfu aliĝis al la Ruĝa Armeo en Longa Marŝo. Tiam li nur estis 13-jara. Lia familio estis tre malriĉa. Ĉar ĉio farita de la Ruĝa Armeo favoris al la popolanoj, tial li persiste aliĝis al la armeo. La penigo en Longa Marŝo estas neimagebla. Troviĝas multe da cikatroj sur liaj vizaĝo kaj gamboj. Tamen li sentas sin feliĉa, ke li povas fini la marŝon. Multe da liaj kunbatalantoj oferis sian vivon sur la vojo. Pri la impreso pri Ruĝa Armeo, sinjoro He diris,

"Mia plej profunda impreso estas tio, ke la Ruĝa Armeo vere batalis por la ĉina popolo. Ili havas firman volon por venki en la revolucio de Ĉinio."

Post sukcesa atingo al norda parto de Shaanxi-provinco, serioziĝis la invada milito farita de Japanio al Ĉinio. Vizaĝante al krizo de Ĉinio, la Komunista Partio kaj Kuomintango faris kunlaboron. La Ruĝa Armeo estis adaptita kiel Oka-voja Armeo kaj Nova Kvara Armeo. Post 8-jara batalado, ili venkis japanajn agresantojn. Tio estas unua plena sukceso de Ĉinio por rezisti eksterajn agresantojn en la pasintaj 100 jaroj. Samtempe la sukceso faris kontribuon por kontraŭfaŝista milito de la mondo. Okaze de venko de la rezistmilito kontraŭ la japana agreso, la nombro de Ĉina Popola Liberiga Armeo multiĝis de 70 miloj ĝis 1,2 milionoj.

Post 8-jara rezistmilito, la ĉina popolo tre sopiris pacon. Tamen tiam Kuomintango lanĉis ampleksan internan militon kaj intencis elimini la popolan armeon gvidatan de la Komunista Partio. Sed la Ĉina Popola Liberiga Armeo frakasis la atakon de Kuomintango, venkis milionojn da kuomintanganoj kaj bonvenigis naskon de Ĉina Popola Respubliko.

Rememorante pri la batalado de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la studisto de Ĉina Akademio pri Milita Scienco Jiang Ying montris,

"Post 22-jara armita milito, la Ĉina Popola Liberiga Armeo estis pli kaj pli forta kaj fine gajnis tutlandan potencon. En 1949, naskiĝis Ĉina Popola Respubliko. En la periodo de paca konstruado, la tasko de la popola armeo estas solidigi la reĝimon, nacidefendon, protekti nian landon kaj pacan laboradon de la popolo kaj protekti la pacon kaj stabilecon de la mondo."

Post naskiĝo de nova Ĉinio, la konstruado de la Ĉina Popola Liberiga Armeo celas revoluciiĝon, reguliĝon kaj moderniĝon. En la fino de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, la popola armeo fariĝis sinteza armeo konsistanta el terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo kaj tiel plu. Pri armila ekipaĵo, antaŭe Ĉinio ĉefe importis armilojn de aliaj landoj. Sed nun ni jam povas memstudi kaj memprodukti diversajn ekipaĵojn.

En paca periodo, la Ĉina Popola Liberiga Armeo ĉiam insistas servi al la popolo. Ili aperas tie, kie oni bezonas helpon. Sinjoro Tian Yaping estas reĝisoro kaj fotis multe da filmoj pri armeo. Li kortuŝite diris,

"La viktimiĝo kaj kontribuo de soldatoj troviĝas ne nur en batalejo, sed ankaŭ en konstruado de nia socialisma lando. Ekde establiĝo de nova Ĉinio, la armeo ĉiam pene laboris kontraŭ tertremo, inundo kaj aliaj katastrofoj."

Ekde reformado kaj malfermo en 1978 ĝis nun, la disvolviĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo iras al nova periodo kaj havas ĉinan trajton. Samtempe la armeo ankaŭ aktive disvolvas internacia militan kunlaboron. Laŭ statistiko, ĝis nun, jam miloj da altrangaj kaj mezrangaj oficiroj venintaj de pli ol 110 landoj akceptis trejnadon en Ĉinio. De 2000, Ĉinio okazigis pli ol 10 komunajn militajn ekzercadojn kun multe da landoj. Samtempe Ĉinio sendis plej multe da pacprotektantoj en konstantaj membrolandoj de Sekureca Konsilio de UN kaj ludis gravan rolon en internacia pacprotekta agado. Cetere Ĉinio ankaŭ disvolvis internacian kontraŭterorisman kunlaboron kun Usono, Rusio kaj Francio en diversaj tavoloj kaj kampoj. La ĉina armeo jam fariĝis grava forto por protekti mondajn pacon kaj stabilecon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040