china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina armeo aktive partoprenas en internacia "kontraŭterorisma" kunlaboro
(GMT+08:00) 2007-07-27 16:47:49
La 1-a de aŭgusto ĉijare estos la 80-a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. De la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto, en Ĉinio kaj Rusio okazos komuna kontraŭterorisma milita operaco de membrolandaj armitaj fortoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kun la kodo "Paca Misio – 2007". Laŭ opinio de ĉina militafera fakulo, pluapaŝe vastiĝas kaj spaco kaj profundeco de la kontraŭterorisma kunlaboro inter la ĉina armeo kaj alilandaj armeoj.

 De la lastaj jaroj, la ĉina armeo aktive partoprenas en la internacia kontraŭterorisma kunlaboro, tio estas plene aprobita de la internacia socio kaj akiris tre bonan efikon en la periferia regiono. En la lasta semajno, en la ĉina suda urbo Kantono, Ĉinio kaj Tajlando efektivigis la komunan ekzercadon de ter-armeaj specialaj trupoj kun batalo kontraŭ terorisma minaco kiel la fono. La baldaŭ okazonta komuna kontraŭterorisma milita operaco kun la kodo "Paca Misio – 2007" estos la plej grandskala komuna milita operaco de Ŝanhaja Kunlabora Organizo post ĝia fondiĝo, ankaŭ la unua grandskala, tut-sistema, plur-armespeca kaj translanda milita operaco de la ĉina armeo. Intervjuate de raportisto antaŭ nelonge, s-ro Zheng Shouhua, esploristo el Akademio de Milita Scienco sub la Ĉina Popola Liberiga Armeo, prognozis, ke la kontraŭterorisma kunlaboro inter la ĉina armeo kaj alilandaj armeoj fariĝos ankoraŭ pli vasta en la spaco, pli granda en la profundeco kaj pli esenca en la enteno. Li diris:

"En la pasinteco, la kontraŭterorisma kunlaboro inter la ĉina armeo kaj alilandaj armeoj koncentriĝis je la interkono kaj kontaktiĝo de ambaŭ aŭ pluraj flankoj kaj en establigo de la interflua mekanismo, sed estonte oni plivastigos la interfluajn spacon kaj enhavon je informo, komando, manovro, tekniko, teorio ktp, kaj ankaŭ pliigos la nombron de interfluaj landoj."

S-ro Zheng Shouhua opinias, ke la ĉinaj registaro kaj armeo ludas grandan rolon en la batalo kontraŭ internaciaj terorismaj organizoj per aktiva partoprenado en la internacia kontraŭterorisma kunlaboro. Precipe de la jaro 2002, la ĉina armeo sinsekve okazigis la dulandajn aŭ plurlandajn komunajn kontraŭterorismajn operacojn kune kun Kirgizstano, Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Rusio, Pakistano kaj Taĝikstano, tio ludis la gravan rolon por bati terorismajn organizojn kaj bridi terorismajn agojn.

De la lastaj jaroj, diversaj terorismaj organizoj iom post iom sin direktas al komuna agado, kaj la terorisma agado montras la trajton de internaciigo kaj surretigo. Teroristoj ĝenerale artifikas eksterlande kaj praktikas detruadon enlande. Post sukceso aŭ malsukceso, ili forkuras al aliaj landoj aŭ regionoj. Tial, estas malfacile por unu sola lando atingi la kontraŭterorisman celon. S-ro Zheng Shouhua esprimis, ke estas tre necese plifortigi la kontraŭterorisman kunlaboron internacian kaj regionan, precipe tiun inter la periferiaj landoj. Li diris:

"Nur post starigo de bona kun-ĝua sistemo de informoj kun la internacia socio, oni povos akurate koni staton de terorisma agado; nur farante komunan agadon kune kun la internacia socio, preicpe kun la armitaj fortoj de periferiaj landoj, oni povos formi striktan kontraŭterorisman reton internacie aŭ regione, tiam kien ajn teroristoj kuros, ili trafos la severan baton."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040