china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Koncize pri blanka libro Ĉina Nacidefendo en 2006
(GMT+08:00) 2007-07-31 16:48:20

La unuafoje publikigitaj ciferoj koncernas strukturon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, nombron de militaferaj lernejoj kaj specifikitan nombron de membroj de la Ĉina Popola Armita Polica Forto. La ĉinaj termarmeaj moveblaj trupoj konsistas el 18 armegrupoj. En Ĉinio estas 67 militaj lernejoj, kaj 112 altaj lernejoj portas la taskon eduki nacidefendajn studentojn. La Ĉina Popola Armita Polica Forto konsistas el 660 mil membroj, kaj ĉiutage pli ol 260 mil policaj soldatoj alterne deĵoras en diversaj lokoj.

La blanka libro unuafoje malkaŝis la ĉinan nacidefendan administran sistemon de la bazaj strukturoj kaj ĉefaj funkcioj de la Centra Milita Komisiono, Ĝenerala Stabejo, Armeaj Komandaj Areoj, Provincaj Armeaj Komandaj Areoj, Subprovincaj Armeaj Komandaj Areoj kaj Departemento de Popola Armita Forto; strukturo, tasko kaj la nuna stato de la Popola Armita Polica Forto.

Krome ĝi eksplikas strategiajn penson kaj juĝon. Ŝtata sekureca strategia penso: Ĉinio disvolvas sekurecan strategian penson laŭ unueco de disvolvo kaj sekureco. Ene Ĉinio klopodas konstrui socialisman harmonian socion; ekstere Ĉinio vigle antaŭenpuŝas konstruadon de harmonia mondo kaj serĉas ŝtatan ampleksan sekurecon kaj mondan pacon; Ĉinio protektas ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, klopodas konstrui reciprokutilajn kunlaborajn rilatojn kaj akceli komunan sekurecon kun aliaj landoj.

Ĝenerale la ĉina sekureca medio estas favora, tamen Ĉinio alfrontas neignoreblajn defiojn. Pro konekseco de en- kaj ekster-landaj faktoroj kaj interkomplikiĝo de en- kaj ekster-landaj sekurecaj faktoroj, protektado de la ŝtata sekureco malfacilas, kaj la batalo kontraŭ sendependigo de Taiwan estas tre komplika kaj serioza. Iuj landoj trumpetas pri "ĉina minaco", kaj intensigas bridon al la ĉina strategia defendo.

Ĉinio persistas en propra nuklea strategio por defendo. Ĉina nuklea strategio observas la ŝtatan nuklean politikon kaj militan strategion, kaj ĝia celo estas malhelpi uzon de nukleaj armiloj aŭ minacon per nukleaj armiloj fare de aliaj landoj al Ĉinio. Kaj Ĉinio ĉiam observas la politikon neniel la unua uzi nukleajn armilojn en iu ajn tempo kaj ia ajn situacio, senkondiĉe promesas ne uzi nukleajn armilojn aŭ minaci per nukleaj armiloj al landoj kaj regionoj, kiuj ne posedas nukleajn armilojn, kaj proponas komplete malpermesi kaj radike ruinigi nukleajn armilojn. Ĉinio persistas en la principo pri memdefendo kaj restrikta disvolvo, celante konstrui efikan nuklean forton, kiu kapablas defendi ŝtatan sekuron, garantii sekurecon kaj fidindecon de nukleaj armiloj, kaj teni strategian timigan rolon de la nuklea forto. La ĉina nuklea forto estas rekte komandata de la Centra Milita Komisiono. Ĉinio sobre disvolvas propran nuklean forton, kaj neniam praptikos vetarmadon kun iu ajn lando.

La Ĉina Popola Liberiga Armeo havas la strategion, ke ĝi prenas kombinan operacon kiel bazan formalaĵon, kaj elvolvas avantaĝon de diversaspecaj trupoj. La terarmeo iom-post-iome ŝanĝas sin el la regiona defendo al la tutarea kaj mobilizabla, kaj altigas la kapablon en aer-tera, movebla kaj rapida atako kaj specifa operaco. La mararmeo klopodas plivastigi la strategian profundon de mara defendo kaj altigi sian kapablon en mara operaco kaj rebato al nuklea atako. La aerarmeo estas ŝanĝanta sin de la teritoria defendo al defenda-ofensiva.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040