china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al Himezi-kastelo(2-a de aŭgusto)
(GMT+08:00) 2007-08-06 14:16:52

Aŭdinte, ke alvenos tajfuno, mi iomete nervozis pro tio, ke mi deinfanece kreskas en norda Ĉinio sekura kaj komforta, neniam spertis tajfunon kaj nur vidis ĝin en televido, tiel ke mi estas tima pri tajfuno, kiu eĉ povas faligi arbegojn. Mi maltrankvile demandis Fasakon, edzinon de s-ro Harada, ĉu alvenos tajfuno. Kun trankvila rideto kiel kutime, ŝi respondis, jes. Ili jam sin kutimigis al tajfunoj. Sincere dirite, ŝia trankvileco profunde influas min kaj ankaŭ mi fariĝis trankvila. Ŝi diris, ke ĝi estas nenio. Nur ventegos kaj pluvegos kaj rapide pasos la tajfuno. S-ro Harada diris al mi, ke Okayama estas bona loko kaj tie neniam okazis grandskala tertremo kaj tajfuno. En Okayama nur pluvegos kaj tio ne influos mian solan vojaĝon al Jokohamo. Bone. Nuntempe ventegas ekstere, tamen ĉiuj homoj inkluzive de mi trankvile faras propran aferon. Mi planas, ke antaŭ enlitiĝo mi surbendigos sonon de tajfuno.

Mi ŝlosile parolos pri hodiaŭa vojaĝo. Antaŭtagmeze mi refoje vizitis Korakuen-Parkon kaj posttagmeze Himezi-kastelon kun UK-grupo. Himezi-kastelo estis enlistigita en mondajn heredaĵojn de UNESKO en la jaro 1993. Ĝi estas unu el kasteloj la plej tipaj kaj la plej bone konservataj. Nuntempe ĝi ankoraŭ tenas stilon kun ligna kontruaĵaro, ŝtona muro kaj blanka ter-muro. Cetere, Himezi-kastelo neniam estis detruita pro militoj aŭ bruligoj. Ĝi komenciĝis en la jaro 1333 kaj posedis hodiaŭan formon en la jaro 1618. Mi vizitis la kastelon kun propraj trajtoj kune kun antaŭ-UK-a ekskursa grupo. Mi nur vidis la kastelon en japana kartuno en la pasinteco, kaj neniam pensis, ke hodiaŭ mi havas la ŝancon vidi la veran. Himezi-kastelo estas ege bela. Troviĝas multegaj rakontoj inkluzive de feliĉaj amrakontoj kaj teruraj monstro-rakontoj. Se alvenos ŝanco, pli bone ke vi persone alvenu kaj sentu la kastelon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040