china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al urbo Kurashiki (1-a de aŭgusto)
(GMT+08:00) 2007-08-06 14:43:25

Kurashiki estas urbo kun evidenta japana karakterizo. Tie malaltaj domoj estas konstruitaj en tipa japana arkitekturo, kaj flagoj kun varnomo flirtas antaŭ multaj butikoj. Vidu fotojn, faritajn de mi!

La 1-an de aŭgusto mi venis al strato, simila al tiuj en ĉinaj sudaj urboj, ĉirkaŭ kiu estas malgrandaj pontoj, riveretoj, trankvilaj domoj kaj butikoj kun japana folkloro. Sur la strato troviĝas du galerioj kaj pluraj muzeoj pri arkeologio, popola arto kaj amuziloj. Mi vizitis muzeon de amuziloj. La enira bileto kostas 700 jenojn. En la muzeo oni ekspozicias amuzilojn el diversaj periodoj de Japanio, inkluzive antikvajn homfigurajn amuzilojn.

Tiutage en la urbo Kurashiki mi renkontiĝis kun la antaŭ-kongresa vojaĝgrupo. Vespere la grupo estis dividata en 5 partojn respektive por malsamaj manĝaĵoj: porka kotleto kaj kokaĵo, suŝio kaj salmo, toŭfuo kaj aliaj. Mi aliĝis al tiu por suŝio kaj salmo. Suŝio estas pli bongusta ol tiu en Ĉinio, tamen mi ne kutimiĝis al la japana maniero, ke oni manĝu starante genue.

Post vespermanĝo mi kune kun la vojaĝgrupo spektis koncerton, en kiu oni prezentis japanajn mizikaĵojn kaj dancojn. Membroj de la vojaĝgrupo venis de Italio, Germanio, Belgio, Israelo, Finnlando, Kanado, Britio, Usono, Danio kaj Ĉinio.                                     

                                             

 

 

 

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040