china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina industrio de ŝipfarado sukcesas pro memdecido kaj kreado
(GMT+08:00) 2007-08-27 10:07:31

Laǔ donitaĵoj publikigitaj antaǔtage de Clarkson Research Studies de Britio, aǔtoritata konsultiĝa institucio de la internacia industrio de ŝipfarado, ĝis la fino de junio de la kuranta jaro, la totala kvanto de ŝipmendado de la entreprenoj de la ĉina industrio de ŝipfarado ekokupis la 2-an lokon en la mondo. Akceptante intervjuon de raportistoj, koncernaj fakuloj esprimis, ke kreado kaj kulturado de ŝipmodeloj kun propra intelekta proprieto estas la ĉefa vojo por ke la ĉina industrio de ŝipfarado senĉese altigu sian internacian konkurencan povon.

Antaǔ nelonge ĉe la doko de la Ŝanhaja Waigaoqiao-Ŝipfarada Kompanio sub la ĉina Grupo de Ŝipfarada Industrio, du Kabo-tipaj varŝipoj kun kapacito de 175 mil tunoj estis pretaj por liveri al klientoj. Unu el la klientoj estas Japanio, granda lando de ŝipfarado.

Ĝenerala inĝeniero de la Ŝanhaja Waigaoqiao-Ŝipfarada Kompanio s-ro Tao Ying konigis, ke Kabo-tipa varŝipo estas tradicia ŝipmodelo. Tamen la supre menciita kompanio faris teknologian renovigon al la kajuto de dizelolea cisterno, por ke ĝi atingu la normon de mediprotektado. Tio estas unu el la ĉefaj kialoj, ke tia varŝipo estas bonvenigata de klientoj. Li diris:

"Antaǔe la dizelolea cisterno estis ĉe la malsupra parto de la ŝipo. La dizeloleo facile eliĝus, se la ŝipo trafus rifon. Nun ni translokis la dizelolean cisternon sur la ferdekan supron."

S-ro Tao Ying diris al nia raportisto ankaǔ, ke antaǔ nelonge la kompanio ankaǔ plenumis faradon de surmara petrol-rezerva flos-ŝipo kun kapacito de 300 mil tunoj kaj ĝin transdonis al la kliento. Tiu ĉi "surmara petrol-urbo" kun la konstrua valoro de 240 milionoj da usonaj dolaroj, povas rekte fari primaran prilaboradon al petrolo eligita el la maro. Nun en la tuta mondo troviĝas nur 3 tiaspecaj ŝipoj, kaj por Ĉinio tio estis la unua fojo por desegnado kaj farado de tia ŝipo. Per tio, la Ŝanhaja Waigaoqiao-Ŝipfarada Kompanio, kiu fondiĝis nur antaǔ 5 jaroj, viciĝis en la 10 plej grandaj ŝipfaradaj fabrikoj en la mondo.

En la pasinta jaro la totala produktokvanto de ŝipfarado de Ĉinio estis pli ol 14 milionoj da capacitaj tunoj, kreskante je 20% kompare kun tiu en la antaǔlasta jaro. La realigita profito atingis 9,6 miliardojn da juanoj, kreskante je 102% kompare kun tiu en la antaǔlasta jaro. La produktokvanto ne kreskis multe, tamen la profito multe kreskis. Nun Ĉinio posedas trionon de la mendoj por supergrandaj oleŝipoj kun kapacito de 300 mil tunoj.

Nuntempe la ĉina industrio de ŝipfarado disvolviĝas. Oni konstruas 3 grandajn ŝipfaradajn bazojn en la Golfo de Bohai-Maro, kaj ĉe la elirejo de la rivero Jangzio kaj la Perla Rivero. Respondeculo de la oficejo de Ŝipfarada Administracio de la ĉina Nacidefenda Sciencteknologia Industrio s-ro Zhang Xiangmu konigis al nia raportisto la projekton pri disvolviĝado ĝis la jaro 2010. Li diris:

"Ni esperas, ke tiam, kun altiĝo de la avangarda ŝipfarada teknologia nivelo kaj kreada kapablo, 5 ŝipfaradaj entreprenoj de nia lando viciĝu en la antaǔaj 10 potencoj pri ŝipfarado en la mondo, kaj pli ol 20 ĉinaj entreprenoj viciĝu inter la antaǔaj 50 plej grandaj entreprenoj en la mondo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040