china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio plifortigas konsulejan protekton
(GMT+08:00) 2007-08-27 10:08:28

De la lastaj jaroj, sekve de senĉesa pliiĝo de ellandiĝo de ĉinaj civitanoj, la ĉina registaro pli kaj pli alte atentas konsulejan laboron por protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj kaj leĝaj personoj en aliaj landoj. Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis en Pekino la plej nove amenditan "Orientilon pri Protekto kaj Kunlaboro de Ĉinaj Konsulejoj". Koncerna oficisto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj malkaŝis al la ekstero, ke en proksima periodo oni oficiale fondos konsulejan protektan centron. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Laŭ statistiko, en la jaro 2006, la nombro de ĉinaj ellandiĝintoj atingis 34, 52 milionojn da homfojoj. Cetere, ĉinaj laborantoj en eksteraj landoj superis 675 milojn. Sekve de laŭjara pliiĝo de ellandiĝintoj, pli kaj pli pliiĝas ankaŭ problemoj renkontataj de ĉinaj civitanoj en eksteraj landoj. En la jaro 2006, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉinaj eksteraj konsulejoj traktis entute 30 milojn da kazoj. Parolante pri la plej nove eldonita orientilo, s-ro Wei Wei, estro de Oficejo de Konsulejoj sub la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris:

"De la lasta tempo pli kaj pli da civitanoj ellandiĝas kaj la nombro de ellandiĝintoj kreskas laŭ 2 ciferoj en ĉiu jaro. Niaj civitanoj eble renkontos multajn problemojn kaj la broŝuro ĝuste ĉefe solvos detalajn problemojn. Cetere, la enlanda publiko ege atentas sekurecon de niaj civitanoj en eksteraj landoj. Ni volas konigi al niaj civitanoj kion fari se ili renkontus problemojn en aliaj landoj."

La nova "Orientilo" konsistas el 5 partoj kiel jenaj: "speciala atentigo antaŭ ellandiĝo", "speciala averto post ellandiĝo", "kion konsuloj povas fari por vi", "Kion konsuloj ne povas fari por vi", kaj "oftaj problemoj por serĉi konsulejan protekton". En aldona parto la "Orientilo" ankaŭ enlistigas kontaktajn rimedojn de Oficejo de Konsulejoj de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, oficialan retstacion de aliaj ŝtataj departementoj kaj kontaktajn rimedojn de parto de eksteraj konsulejoj.

Konigante malsamecon de la nova "Orientilo" kun la antaŭaj 2, s-ro Wei diris:

"Ni faris renovigon al enhavo. Ankaŭ problemoj estas pli detalaj kaj pli konkretaj. Kun la nova orientilo, oni povas trovi bezonatan respondon. Cetere, en la lasta parto ni aldonis adresojn, telefonnumerojn kaj kontaktajn rimedojn de eksteraj konsulejoj, tiel ke renkontante problemon, niaj samlandanoj povas ĝustatempe fari kontakton kun ni."

La nova orientilo vekis atenton de la ekstero tuj post sia apero, precipe ĉinaj civitanoj baldaŭ ellandiĝontaj havas densan intereson pri la broŝuro. Kong Lingling, kiu estos vizita erudiciulo en Britio, estas unu el ili.

Ŝi esprimis, ke kvankam ŝi povas trovi koncernajn informojn pri konsulejo sur la interreto, tamen la nova "Orientilo" vere estas ege utila por ŝi.

S-ro Wei Wei ankaŭ malkaŝis, ke la Ministerio pri Eksteraj Aferoj oficiale fondos konsulejan protektan centron en proksima periodo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040