china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio permesas al individuoj investi eksteran valorpaperan merkaton
(GMT+08:00) 2007-08-27 10:09:14
Antaŭ nelonge la ĉina Ŝtata Fremdvaluta Administracio proklamis, ke Ĉinio permesas al individuoj rekte investi valorpaperojn publike enborsiĝintajn en Hongkong. Koncernaj specialisto kaj oficisto esprimis, ke tiu ĉi grava rimedo malfermos novan kanalon, por ke la enlanda kolosa rezervata kapitalo alfluu en la internacian merkaton, kaj reduktos premon alportatan de senĉesa kreskado de la fremdvaluta rezervo.

Laŭ informo, Ĉinio jam faris provadon pri enlanda individua rekta investado al ekstera valorpapera merkato en la ĉina norda industria kaj komerca municipo Tianjin. Investantoj povas fari la rektan eksteran valorpaperan investadon per sia propra fremdvaluta kapitalo aŭ fremdvaluto aĉetita per renminbi, kaj la investa skalo ne estas limigita de koncerna difino de la ĉina fremdvaluta administracio rilate al la totala fremdvaluto-aĉeta sumo.

S-ro Yi Xianrong, esploristo el la Financa Instituto sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, esprimis, ke de la kuranta jaro, Ĉinio pluapaŝe malstreĉas limigon al elfluado de la fremdvaluta kapitalo. Li diris:

"Se la loĝantoj estas permesataj fari transmaran investadon, tio povas pliigi investajn kanalojn por la loĝantoj kaj redukti premon el rapida kreskado de la fremdvaluta rezervo. Tiu rimedo faris tre gravan paŝon, por ke la ĉina kapitala programo estu ĉiuflanke malfermita, kaj pruvis, ke la reformado de la ĉina fremdvaluta sistemo iom post iom antaŭenmarŝas."

De longe Ĉinio faras limigon al la translanda fluado de kapitaloj de entreprenoj kaj individuoj timante, ke grandskala kapitala fluado alportus nestabilecon al la ĉina ekonomio. Tamen nuntempe la fremdvaluta rezervo de Ĉinio jam atingis 1 330 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante la unuan lokon en la mondo. Krome la grandeg-suma komerca favora saldo kaŭzas enfluon de granda kvanto da kapitaloj enlanden, kaj la ekonomia problemo alportata de tio ege ĉagrenas Ĉinion.

Samtempe kun tio, de la lastaj jaroj, sekve de la kontinua, rapida kaj stabila evoluado de la ĉina nacia ekonomio, la enlanda individua enspezo rimarkinde leviĝas, ankaŭ la bezono de individua investado al valorpapera merkato ĉiam pli kreskas. Laŭ konigo, ĉijare la ĉina akcia merkato, impulsate de la enlanda kapitalo, ege prosperiĝas. Eĉ rilate al tiuj kompanioj, kiuj enborsiĝis samtempe en internaj lokoj kaj Hongkong de Ĉinio, iliaj akciaj prezoj en internaj lokoj multe pli altas ol tiuj en Hongkong.

S-ro Zou Lin, oficisto de la ĉina Ŝtata Fremdvaluta Administracio, diris, ke sub tiu fono, jam estas maturiĝis la fundamentaj kondiĉoj por fari provadon de enlanda individua rekta investado al ekstera valorpapera merkato . Li diris:

"Laŭ mia opinio, jam pretaj estas kondiĉoj por fari la provadon. Nuntempe en Ĉinio, la individua investado iras pluralisme, kaj oni forte bezonas disigi la investan riskon. Cetere, la ŝtata fremdvaluta rezervo jam atingis sufiĉe riĉan gradon, kaj la ŝtato tute kapablas kontentigi la pluralismajn bezonojn de investantoj."

S-ro Zou Lin diris ankaŭ, ke provado de enlanda individua rekta investado al ekstera valorpapera merkato helpos al ĉinaj investantoj akumuli spertojn pri preventado de riskoj, akcelos ilin plene utiligi la internacian financan merkaton por optimumigi la kapitalan aranĝon kaj pliigi la profiton.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040