china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reprezentantoj de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ havas larĝan reprezentivecon
(GMT+08:00) 2007-08-27 10:09:49

Baldaŭ okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Post la daŭro en 8 monatoj finiĝis la elektado de reprezentantoj por la kongreso. Laŭ rigora procedo oni elektis el la tuta lando pli ol 2 200 partiajn membrojn kiel reprezentantojn. Ili estas talentaj en politikaj aferoj kaj havas larĝan reprezentivecon.

La Komunista Partio de Ĉinio estas la reganta partio de Ĉinio kun 1,3 miliardoj da loĝantoj. Ĉeestantoj de la Tutlanda Kongreso devas esti reprezentantoj de eminentaj membroj de la partio. Sinjoro Chen Xueli, 56-jara, estas prezidanto de la privata korporacio Weigao kun totala aktivo de ĉirkaŭ 2 miliardoj da juanoj en la orienta marborda provinco Shandong. Antaŭ nelonge li elektiĝis kiel reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso. Fronte al la honoro li ekhavis profundan konscion. Li diris: "Oni aldonis por la 17-a Tutlanda Kongreso reprezentantojn el du novaj organizoj, tio plene spegulas zorgon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri nova ekonomia organizo."

Du novaj organizoj, menciitaj de Chen Xueli, estas la nova ekonomia organizo kaj la nova socia organizo. La nova ekonomia organizo temas pri privataj entreprenoj, dum la lasta temas pri komercistaj societoj, neprofitcelaj organizoj kaj aliaj novaj institucioj. Elektiĝo de Chen Xueli vekis fortan eĥon. Sinjorino Zhao Suxia, partia membro kaj laboranto de la korporacio Weigao, diris: "Mi opinias, ke reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso devas esti la plej eminentaj el partiaj membroj kaj ampleksi diversajn fakojn de la socio, tial konvena pliigo de la procento de reprezentantoj el la du novaj organizoj estas instigo kaj subteno al partiaj membroj el la du novaj organizoj."

Sekve de la ekonomia reformado en Ĉinio aperis plurecaj grupoj de interesoj, kaj la du novaj organizoj estas iliaj reprezentantoj. Laŭ la reviziita statuto de la Komunista Partio de Ĉinio, la partio ne nur estas la avangardo de la ĉina laborista klaso, sed ĝi ankaŭ reprezentas la disvolvan postulon de la ĉina avangarda produktivo, orientilon de la ĉina avangarda kulturo kaj fundamentajn interesojn de la ĉina popolo. Inter reprezentantoj elektitaj por la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas laboristoj, kamparanoj, armeanoj, teknikistoj, ŝtataj oficistoj, kaj 25 partiaj membroj el la du novaj organizoj. Apero de reprezentantoj el la du novaj organizoj vekis atenton de la publiko. Oni ĝenerale opinias, ke tio estas la brila punkto en la elektado, kaj la esenco estas plia vastigo de la partia organizo.

Same kiel Chen Xueli, ankaŭ Jin Muling elektiĝis kiel reprezentanto. Ŝi vivas en la landlima vilaĝo Manmao de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan. Antaŭe vilaĝanoj havis narkotaĵan manion, kaj pro tio multaj familioj rompiĝis. En 2001 Jin Muling organizis vilaĝo-protektan grupon konsistantan el virinoj kaj kondukis laborojn kontraŭ aidoso. Tiu ĉi ago ne nur radikale forigis narkotismon en tiu ĉi landlima vilaĝo, sed ankaŭ kondukis vilaĝanojn al riĉeco. Ŝia konduto gajnis laŭdon kaj aprobon de lokaj partianoj kaj popolanoj. ŝi diris: "Mi ne malesperigos ĉiujn, kiuj subtenas min, kaj mi certe transdonos atendon kaj apelacion de popolanoj de landlimaj vilaĝoj al la kongreso."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040