china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉinio estas monde plej granda ŝuo-produkta lando
(GMT+08:00) 2007-08-27 13:31:24

Laŭ informo el la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao en la 25-a de aŭgusto, Ĉinio jam fariĝis la plej granda produkta kaj eksporta lando de ŝuoj en la mondo.

En fonda kunveno de la ĉina Ligo de Ŝuo-produktaj Organizoj okazinta antaŭ nelonge, s-ro Wang Hanjiang, prezidanto de la ĉina Importa kaj Eksporta Societo de Malpezindustriaĵoj kaj Metiartaĵoj, konigis, ke de la lastaj kelkaj jaroj, rapide disvolviĝas la ĉina ŝuo-produktado, kaj la jara produktkvanto de diversspecaj ŝuoj superis 10 miliardojn. En la antaŭa duono de la kuranta jaro, Ĉinio eksportis 4,4 miliardojn da paroj de ŝuoj, kaj enspezis 12 miliardojn da usonaj dolaroj.

S-ro Wang Hanjiang montris, ke la ĉina ŝuo-produktaĵa klaso estas relative malalta, kun la relative malalta unita prezo. En la jaro 2006, Ĉinio eksportis 7,8 miliardojn da paroj de ŝuoj, kaj la meznombra unita prezo estis nur 2,8 usonaj dolaroj. En la antaŭa duono ĉijare, la meznombra unita prezo de ĉinaj eksportitaj ŝuoj plu reduktiĝis iomete.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040