china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Specialisto klarigis parolon de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
(GMT+08:00) 2007-08-28 08:42:06

De la lasta tempo ĉiuj rondoj de Ĉinio ĉiam varme diskutas pri la parolo publikigita de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en la 25-a de junio. Oni rimarkis, ke en la parolo Hu Jintao postulas ĉiujn komunistojn, ke ili nepre senŝanceliĝe insistu liberigi penson, antaŭenpuŝi reformadon kaj malfermon, akceli sciencan disvolviĝon kaj socian harmoniiĝon kaj klopodi por konstrui bonhavan socion. Ĉina fama specialisto pri konstruado de Komunista Partio Ye Duchu opinias, ke tiuj 4 senŝanceliĝaj insistadoj estas disvolviĝo kaj noviĝo de prirega koncepto de la Komunista Partio de Ĉinio. Bonvole aŭskultu detelan raporton!

La 25-an de junio, Hu Jintao publikigis parolon en centra partia lernejo. Ĉar la parolo estis publikigita antaŭ okazigo de Tutlanda Kongreso, tial ĝi estas tre atentata. Pri la graveco de la 4 senŝanceliĝaj insistadoj, Hu Jintao diris en la parolo, ke plenumi la 4 insistadojn estas tre grave por glata disvolviĝo de la Komunista Partio kaj nia lando.

Specialisto Ye Duchu komentis, ke la 4 senŝanceliĝaj insistadoj estas unuafoje prezentitaj en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi estas nova konkludo de spertoj de ĉinaj refomado kaj malfermo kaj moderniga konstruado.

"Tio estas konkludo kaj de spertoj kaj de teorio. Mi opinias, ke la 4 insistadoj estas granda disvolviĝo, altiĝo kaj noviĝo de prirega koncepto en nova historia kondiĉo."

En 1978, la Komunista Partio de Ĉinio decidis praktiki reformadon kaj malfermon en Ĉinio kaj konstruis socialisman vojon kun ĉina trajto. Pasis 30 jaroj. La malriĉa kaj neprogresinta evoluanta lando jam fariĝis 4-a granda ekonomia komunumo. La frukto de la reformado kaj malfermo ne nur faroras pli ol unu miliardon da ĉinaj popolanoj, sed ankaŭ surprizis la tutan mondon. La sukcesa sperto el la pasintaj 30 jaroj atestas, ke la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj estas necesa rimedo por disvolvi kaj riĉigi Ĉinion. Ye Duchu opinias, ke la 4 senŝanceliĝaj insistadoj estas prezentita ĝuste pri socialismo kun ĉinaj trajtoj. La kerno estas interesoj de la popolo.

"La 4 senŝanceliĝaj insistadoj celas insisti kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj."

Observante la internacian kaj la internan situaciojn, Ĉinio vizaĝas al senprecedencaj ŝancoj kaj defioj. Inter ili troviĝas kaj utilaj kondiĉoj kaj neutilaj. Liberigi la penson celas klare koni la disvolviĝan tendencon de la mondo kaj Ĉinio, amplekse kapti la novan postulon por disvolvi Ĉinion kaj la novan esperon de la popolo. Reformado kaj malfermo celas senĉese novigi la sistemon por la disvolviĝo de ekonomia socio kaj daŭre antaŭenpuŝi modernigan konstruadon de socialismo. Scienca disvolviĝo celas unuecan planadon kaj plenampleksan prikonsideron kaj konstrui harmonian medion por la popolo. Konstrui bonhavan socion favoran al pli ol unu miliardo da popolanoj pluapaŝe klarigas la estontan disvolvan celon de Ĉinio. La 4 senŝanceliĝaj insistadoj estas radika postulo por vizaĝi al nova ŝanco kaj nova defio.

Ye Duchu esprimis, ke la 4 senŝanceliĝaj insistadoj konformas al la situacioj de Ĉinio kaj la mondo kaj al la volo de la popolo. La kvaro manifestas sciencan konon pri objektiva reguleco de ĉina disvolviĝo en nova periodo kaj ĝusta tenado de longtempa disvolva tendenco de Ĉinio. La 4 senŝanceliĝaj insistadoj havas gravan gvidan signifon por estonta disvolviĝo de Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040