china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉina kaj germana ĉefministroj esprimis, ke ili kune klopodos por akceli duflankajn rilatojn
(GMT+08:00) 2007-08-28 15:36:30

Antaŭtagmeze de la 27-a de aŭgusto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj germana ĉefministrino Angela Merkel okazigis oficialan interparolon kaj komune intervidiĝis kun raportistoj, la dulandaj ĉefministroj esprimis, ke ili kune klopodos por akceli la dulandajn rilatojn sane disvolviĝi.

En la komuna intervidiĝo kun raportistoj, la dulandaj ĉefministroj esprimis, ke en la antaŭtagmeza interparolo, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri komune atentataj problemoj sur la kampoj de duflankaj politiko, ekonomio, komerco kaj kulturo.

Pri la komento de iuj amaskomunikiloj, ke post kiam Angela Merkel servas kiel germana ĉefministrino, evoluado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio estas malpli glata ol antaŭe, okazis iu ŝanĝiĝo en la rilatoj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke la ŝanĝiĝo en la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio estas pozitiva.

Wen Jiabao ankaŭ resumis la nunan evoluan staton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, li diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio estas la ĉefa fluo de la dulandaj rilatoj, la ĉina evoluado estas ŝanco, sed ne minaco por Germanio, kaj evolua perspektivo de la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj rilatoj en aliaj flankoj estas vasta.

Sinjorino Angela Merkel esprimis, ke estas honore, ke okaze de la 35-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, ŝi vizitas Ĉinion. Ŝi diris, ke la germana flanko volas plue disvolvi la dulandajn rilatojn sur la kampoj de politiko, ekonomio, komerco kaj kulturo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040