La 10-an de aŭgusto, ĉina aŭta kompanio Chery proklamis, ke la kompanio, kune kun du kompanioj el Irano kaj Kanado, starigos aŭto-fabrikon en Irano.
Laŭ informo, la totala investo de la kunkapitala aŭta fabriko atingos 300 milionojn kaj 700 milojn da usonaj dolaroj.
La kompanio Chery situas en Wuhu de la ĉina provinco Anhui, ĝiaj produktaĵoj eksportiĝas al pli ol 50 landoj kaj regionoj. |