La 28-an de aŭgusto en Pekino, Wang Guangtao, ĉina ministro pri konstruado, diris, ke poluo kaj nesufiĉeco de la akva resurso jam estas la grava topiko, alfrontata de diversaj landoj. La ĉina registaro aplikos pluajn rimedojn por protekti kaj ŝpari la akvan resurson.
Li faris la menciitan esprimon tiutage en la 6-a azia ministronivela konferenco pri infrostruktura disvolvo kaj la 2-a internacia forumo pri disvolvo de la akva utiligo de ĉinaj urboj. |