china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Antaŭaj Neoficialaj Konferencoj de Gvidantoj de APEK
(GMT+08:00) 2007-09-02 15:43:58

Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK estas la plej altnivela kunveno de tiu ĉi organizo kaj okazas en ĉiu jaro. En la konferenco oni esprimas kaj interŝanĝas opiniojn pri ekonomiaj problemoj, kaj manifesto de gvidantoj, atingita en konferenco, servas kiel grava programa dokumento, gvidanta diversajn laborojn de tiu ĉi organizo.

La 1-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK inaŭguriĝis la 20-an de novembro de 1993 en Seattle, Usono. En la konferenco oni diskutis pri ekonomia perspektivo de la azi-pacifika regiono en la 21-a jarcento, akcelo de kunlaboro inter membrolandoj de tiu ĉi organizo kaj inter regionoj, koncernaj mekanismoj kaj rimedoj. La konferenco pasigis Manifeston de Gvidantoj de APEK pri Ekonomia Perspektivo.

La 2-a Konferenco inaŭguriĝis la 15-an de novembro de 1994 en Bogor, Indonezio. Komuna Manifesto de Gvidantoj de APEK (Manifesto de Bogor), pasigita en tiu ĉi konferenco, difinis la celon, efektivigi liberajn kaj malfermajn komercon kaj investadon en la azi-pacifika regiono, kaj elmetis horaron, ke evoluintaj kaj evoluantaj membrolandoj devas efektivigi tiun ĉi celon respektive antaŭ 2010 kaj 2020.

La 3-a Konferenco inaŭguriĝis la 19-an de novembro de 1995 en la japana urbo Osako. La konferenco diskutis kaj ellaboris agadan orientilon kun la celo efektivigi la Manifeston de Bogor, kaj starigis framon por longdaŭra kunlaboro en la regiono. La konferenco publikigis Agadan Manifeston de Gvidantoj de APEK (Manifesto de Osako), kaj pasigis Agadan Tagordon de Osako, celantan praktiki liberajn komercon kaj investadon kaj konduki ekonomian kaj teknikan kunlaboron.

La 4-a Konferenco inaŭguriĝis la 25-an de novembro de 1996 en Subic, Filipinoj. La konferenco publikigis la manifeston de gvidantoj de APEK, De Aspiro al Agado, kaj pasigis Agadan Planon de Manilo kaj Manifeston pri Principo de Ekonomia kaj Teknika Kunlaboroj de APEK.

La 5-a Konferenco inaŭguriĝis la 25-an de novembro de 1997 en Vankuvero, Kanado. En la konferenco oni diskutis pri komerca kaj investada libereco, ekonomia kaj teknika kunlaboroj kaj ekonomia krizo en la sudorienta Azio. La konferenco pasigis la manifeston de gvidantoj de APEK, Solidariĝo de la Komunumo de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.


La 6-a Konferenco inaŭguriĝis la 18-an de novembro de 1998 en Kuala-Lumpuro, Indonezio. La konferenco publikigis la manifeston Plifortigo de Kreskada Fundamento, kaj pasigis Tagordon de APEK pri Kunlaboro de Sciencteknika Industrio por la 21-a Jarcento kaj Agadan Planon de Kuala-Lumpuro pri Disvolvo de Teknika Kapablo.

La 7-a Konferenco inaŭguriĝis la 13-an de novembro de 1999 en Aŭklando, Nov-Zelando. La konferenco publikigis la manifeston Defio de Aŭklando, sankciis Principon pri Konkurenco kaj Leĝa Reformado kaj Framon de Aliĝo de Virinoj al APEK.

La 8-a Konferenco inaŭguriĝis la 16-an de novembro de 2000 en Bandar-Seri-Begavano, la ĉefurbo de Brunejo. En la konferenco oni diskutis ĉefe pri ekonomia tutmondiĝo, nova ekonomio, subregiona kunlaboro, ekonomia kaj teknika kunlaboroj, disvolvo de laborforta resurso kaj nafta prezo. La konferenco pasigis la manifeston Agada Tagordo de Nova Ekonomio.

La 9-a Konferenco inaŭguriĝis la 21-an de oktobro de 2001 en Ŝanhajo. La konferenco pasigis la manifeston Al Defio en la Nova Jarcento, Komunan Konon de Ŝanhajo kaj aliajn dokumentojn.

La 10-a Konferenco inaŭguriĝis la 26-an de oktobro de 2002 en Los Cabos, Meksikio. La konferenco pasigis manifeston de gvidantoj de APEK kaj aliajn dokumentojn.

La 11-a Konferenco inaŭguris la 20-a de oktobro de 2003 en Bankoko, Tajlando. Post la konferenco oni publikigis manifeston de gvidantoj, kiu decidis plifortigi partnerajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investado por eviti sekurecan minacon de popolaj amasoj kaj socio kaj plene profiti de malferma kaj libera komerco.


12-a Neoficiala Pinta Konferenco de APEK

La 12-a Konferenco okazis la 20-an kaj 21-an de novembro de 2004 en Santiago, la ĉefurbo de Ĉilio. La konferenco publikigis Manifeston de Santiago. Ĉeestantoj de la konferenco diskutis ĉefe pri komerca kaj investada libereco, sekureco kaj daŭrigebla evoluo de la homaro.


13-a Neoficiala Pinta Konferenco de APEK

La 13-a Konferenco okazis la 18-an kaj 19-an de novembro de 2005 en Busan, Korea Respubliko. La konferenco publikigis Manifeston de Busan, kaj promesis per vojmapo de Busan efektivigi la Celon de Bogor en la azi-pacifika regiono. La konferenco publikigis ankaŭ Manifeston de Gvidantoj de APEK pri Disvolvo de Dohaa Intertraktado de Monda Komerca Organizo, Proponon pri Prevento kaj Superrego Kontraŭ Gripo.

La 14-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK (Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro) okazis la 18-an kaj 19-an de novembro de 2006 en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, kun la temo Al Vigloplena Komunumo por Daŭrigebla Disvolvo kaj Prospero.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040