Post la Opia Milito de la jaro 1840, Ĉinio fariĝis malforta kaj malriĉa, duonkolonia kaj duonfeŭda lando, kaj estis kiel malsanulo de orienta Azio. En la jaro 1921, fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio estis la ege grava afero en ĉina moderna historio, kaj ja ekde tiam, la vojo de Ĉinio ŝanĝis.
Gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, post 28-jara malfacila klopodo, ĉina popolo establis sian novan Ĉinion, vere realigis landan sendependiĝon, finis la centjaran historion de turmentiĝo kaj molestiĝo kaj realiĝis historiecan progreson kaj flugon. Sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina popolo kreis ĉin-stilan socialisman vojon de landa prospero kaj komuna riĉiĝo en la malfermo kaj reformado. Tio evidente plialtigas socian produktan forton, ĝeneralan landforton de Ĉinio kaj popolan vivnivelon en materio kaj kulturo. |