china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao forveturis de Pekino por viziti Aŭstralion kaj ĉeesti al pinta konferenco de APEK
(GMT+08:00) 2007-09-03 16:12:48
La 3-an de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forveturis de Pekino por viziti Aŭstralion kaj ĉeesti al la 15-a neoficiala konferenco de gvidantoj de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro. Tio estas grava diplomatia agado farata de la ĉina ŝtatestro antaŭ okazigo de la tutlanda kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina reganta partio, kaj estas alte atentata de la publika opinio. En la pinta konferenco de APEK, prezidanto Hu Jintao eksplikos la ĉinan starpunkton pri la azi-pacifika kunlabora procezo, klimata ŝanĝiĝo kaj elstaraj problemoj de la ekonomia evoluado de la mondo kaj de la azi-pacifika regiono. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Aŭstralio situas inter suda Pacifiko kaj Hindio. En 2003 prezidanto Hu Jintao jam faris la ŝtataferan viziton al Aŭstralio, kaj nun kvar jarojn poste li refoje faras viziton al Aŭstralio, tio enkorpigas altan atenton de la ĉina flanko pri disvolvo de la rilatoj inter la du landoj. Antaŭtage, s-ro He Yafei, asistanto de la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, diris:

"Ĉijare 35-jariĝis la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. La ŝtatafera vizito al Aŭstralio fare de prezidanto Hu Jintao celas akceli la reciprokan konfidon, plivastigi la komunan konon, profundigi la kunlaboron kaj kune krei la perspektivon. La vizito havos tre gravan signifon por intimigi pintan kontaktadon, akceli amikecan interfluon, profundigi praktikeman kunlaboron kaj impulsi ĉiuflankajn kunlaborajn rilatojn de la du landoj disvolviĝi longedaŭre, sane kaj stabile."

De la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio daŭre tenas bonan disvolvan tendencon. Ĉinio fariĝis la dua granda komerca partnero de Aŭstralio, kaj Aŭstralio estas la naŭa granda komerca partnero de Ĉinio. La du flankoj akiris frukto-donan atingon en la kunlaboro kaj interfluo en diversaj kampoj scienca, eduka, kultura, mediprotekta ktp. La du flankoj ankaŭ tenas bonajn interkonsiliĝon kaj akordiĝon en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj, kaj la strategia enhavo de la dulandaj rilatoj estas senĉese plenigataj.

La alia grava enhavo de la ĉifoja vizito de prezidanto Hu Jintao estas ĉeesti al la neoficiala konferenco de gvidantoj de la azipacifika ekonomia kunlaboro, nome la jara pinta konferenco de APEK, la plej altklasa konferenco de tiu organizo. La ĉeftemo de ĉifoja konferenco estas "plifortigi konstruadon de la granda familio, komune krei la daŭrigeblan perspektivon". Gvidantoj de diversaj ekonomiaj komunumoj diskutos pri la klimata ŝanĝiĝo kaj pura evoluado, regiona ekonomia integriĝo, subteno al la dohaa intertraktado ktp. Krome prezidanto Hu Jintao ankaŭ ĉeestos al serio da kunvenoj, kaj eksplikos la ĉinajn politikojn kaj starpunktojn. S-ro Cui Tiankai, asistanto de la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, konigis tagordon de prezidanto Hu Jintao. Li diris:

"Prezidanto Hu Jintao ĉeestos al la neoficiala konferenco de gvidantoj, al kunveno de dialogo inter la gvidantoj kaj delegitoj de industria kaj komerca konsilio de APEK kaj al pinta komerca kunveno ktp. Li ankaŭ faros duflankajn intervidiĝojn kun gvidantoj de iuj membroj de APEK."

S-ro Cui Tiankai esprimis la esperon de Ĉinio, ke gvidantoj atingos kaj publikigos "Sidnejan Deklaracion" pri la klimata ŝanĝiĝo, por montri la pozitivan sintenon de la membroj de la organizo pri tiu problemo. Ĉinio ankaŭ esperas, ke la pinta konferenco pasigos "Raporton pri Ekonomia Integriĝo de Azipacifika Regiono", sankcios politikojn kaj proponojn pri impulso de la regiona ekonomia integriĝo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040